Jam 239 homoj pereis dum tumultoj en Etiopio post murdo de kantisto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 8-a de julio 2020

Etiopaj militistoj.

Nombro de pereintoj en tumultoj en Etiopio, eksplodintaj post la murdo de la oroma kantisto Haacaaluu Hundeessaa atingis 239, inkluzive 9 policanojn, 5 milicanojn kaj 215 civilulojn. Pli ol 3500 homoj estas arestitaj. Koleriĝintaj homoj damaĝas oficejojn, disrabas kaj bruligas vendejojn, atakas policanojn kaj reprezentantojn de aliaj etnoj. Ofte tion plenumas organizitaj kaj armitaj grupoj.

La ĉefministro Abiy Ahmed, kiu estas la unua oromo en tiu posteno kaj laŭreato de la Nobel-premio pri paco, nomis la murdon, okazintan la 29-an de junio, "diabla ago", sed samtempe akuzis malicajn fortojn, kiuj fiuzas la tragedion por malstabiligi la landon. Kvin estroj de la Fronto de Liberigo de la Oromoj estas arestitaj, inkluzive Jawar Mohammed kaj Bekele Gerba el la Oroma Federacia Kongreso. Inter la arestitoj estas ankaŭ Eskinder Nega, oroma aktivulo kaj fervora kritikanto de la aŭtoritatoj.

Eble plej influa arestito estas Jawar Mohammed, posedanto de pluraj amaskomunikiloj kaj fervora oroma naciisto. Li dum jaroj skoldas la federacian registaron, postulante memregadon por Oromio kaj aliaj regionoj kie dominas la oromoj. La aŭtoritatoj akuzas lin pri incitado de perforto kaj pri kompliceco al murdo de policano, okazinta dum la tumultoj, kaj plenumita de korpogardisto de la komercisto. Li neas ĉiujn akuzojn kaj asertas, ke la menciita policisto estis mortigita de alia policisto, kontraŭ kiu li kverelis.

Stratojn de Adis-Abebo patrolas armeanoj. Interreto plu estas malŝaltita en la tuta lando.

Fontoj