Italio transformiĝas je la centro de COVID-19 en Eŭropo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 25-a de februaro 2020

Datumoj por la 23-a de februaro

Italio raportis pri 299 infektiĝoj kaj 7 mortoj, kaŭzitaj de la nova koronoviruso. La plej trafitaj zonoj estas Lombardio (172 kazoj) kaj Venecio (33) en la norda parto de la lando. Infektiĝoj estis registritaj ankaŭ en la najbaraj Emilio-Romanjo kaj Piemonto. Tiu statistiko metas Italion je la unua loko en Eŭropo kaj la kvara en la mondo laŭ disvastiĝo de COVID-19 — tuj post Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

138 pacientoj estas enhospitaligitaj, 27 el ili troviĝas en fako de intensa medicino, dum 94 malpli gravaj malsanuloj estas kvarantenitaj hejme. Unu paciento jam resaniĝis kaj estis elhospitaligita. Ĉiuj mortintoj estis maljunuloj kun jamaj gravaj sanproblemoj.

La 22-an de februaro estis blokitaj 10 urbetoj en Lombardio kaj unu en Venecio, kio sume izolis 50 mil homojn. La Venecia karnavalo estis nuligita, la katedralo de Milano kaj aliaj vizitindaĵoj fermitaj. Italio rifuzas fermi landlimojn kaj nuligi Schengen-vizojn, proponante anstataŭe al la ministerioj pri sano de la najbaraj landoj koordini la agojn. Tamen Aŭstrio jam fermis por nelonge sian landlimon kun Italio post sciigo pri du infektiĝoj en la trajno Venicio — Munkeno, poste ne konfirmiĝintaj. Oni planas renkontiĝon de sanoficialuloj en Romo kun partopreno de reprezentantoj el Slovenio, Svislando, Francio, Germanio kaj Aŭstrio. Dume 40 italoj el Lombardio kaj Venecio, venintaj per aviadilo de la flugkompanio Alitalia al Maŭricio, estis rifuzitaj eniri kaj postulitaj trapasi kvarantenon, malgraŭ manko de iuj ajn simptomoj. Ili tuj revenis al Italio.

Krome Kroatio raportis pri la unua registrita infektiĝo. Junulo, vizitinta Milanon de la 19-a ĝis la 20-a de februaro, estis enhospitaligita en Zagrebo. Du infektiĝoj estis registritaj en Tirolo (Aŭstrio). La hotelo Costa Adeje en Tenerifo (la Kanariaj insuloj, Hispanio) kun ĉirkaŭ mil gastoj kaj kunlaborantoj, estis kvarantenita post kiam unu gasto el Italio estis testita pozitive por la koronviruso.

Fontoj