Israelo malpermesas aliron al Sendependa Komisiono de UN pri konflikto en Gaza

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Mezoriento > Palestino > Gaza Sektoro >

Sabato, la 27-a de decembro 2014

Gaza Sektoro en Palestino

La Sendependa Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Esplorado de la Konflikto en Gaza Sektoro okazigita ĉi-jare bedaŭris, ke la israela registaro malpermesis la aliron al tiu okupita palestina teritorio por plenumi ĝian taskon.

Per komunikado la Komisiono indikis, ke ĝi daŭre strebas eniri la Sektoron, CisJordanion, Orientan Jerusalemon, samkiel la teritorion de Israelo, por intervjui la viktimojn kaj aŭtoritatojn.

La Komisiono certigis, ke ĝi klopodu konversacii pri tiu ĉi situacio kun la egipta registaro, kiu sciigis sian volon faciligi al komisionanoj vojaĝon en Gazan Sektoron kiel eble plej baldaŭ, kiam la sekureca situacio tion permesos.

Dume la grupo de tri spertuloj, pasintjulie kreita fare de la Konsilio pri Homaj Rajtoj, daŭre intervjuas atestantojn kaj viktimojn en la okupitaj palestinaj teritorioj per uzado de teĥnologio por superi la barojn fizikajn.

La membroj de la Komisiono certigis al ĉiuj viktimoj, ke ili faros sian plejeblon por plenumi siajn respondecojn.

La pasinta konflikto komencis la 7-an de julio, kiam la Defendaj Fortoj de Israelo ekigis operacion en Gaza. Kiel rezulto mortis pli ol 2.000 palestinaj kaj 66 israelaj soldatoj, pli ol 280.000 personoj estis delokitaj.

Fontoj