Israelo malpermesas al palestinaj futbalistoj ludi finalon en Gazo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 3-a de aŭgusto 2015

Israelo malpermesis al palestinaj futbolistoj el Cisjordanio ludi la finalan matĉon de la Palestina Futbala Pokalo en Gazo. La Palestina Futbala Asocio (PFA) devis prokrasti la unuan finalan matĉon de la pokalo, kiu devis esti ludinta la pasinta dimanĉon ĉar Israelo malpermesis al la ludantaro cisjordania vojaĝi al Gazo.

La PFA anoncis hieraŭ ke la finalon ludus la sporta klubo el Hebron kontraŭ la sporta teamo Shuyahia el Gazo, sed la israela malpermeso devigis prokrasti la matĉon.

La Asocio decidis nuligi la matĉon post kiam la israelaj aŭtoritatoj malpermesis al la ludantaro de Hebron vojaĝi el Cisjordanio al Gazo tra Israelo. Tuje la PFA sendis protestan leteron kun urĝa stato al FIFA, Europa Unio kaj al futbalaj asocio arabaj kaj aziaj.
Anonco de la PFA

La dokumento diras ke Israelo ankaŭ malpermesis al la gaza teamo la vojaĝon al Cisjordanio por ludi la finalon tie. Dum la pasinta majo, la PFA denuncis al Israelo dum la kongreso de FIFA, kaj petis ĝian forpelon pro la pluraj kaj oftaj atakoj kontraŭ palestinaj teamoj kaj por permesi al teamoj el okupitaj teritorioj de Palestino ludi en la futbala ligo de Israelo. La denonco estus pritraktata dumkongrese sed lastminute la PFA decidis ne pluigi la denuncon.

Fontoj