Israelo avertas ke antaŭ la jarfino Irano kapablos fari la unuan atombombon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 16-a de januaro 2020

Laŭ informoj de la israela armeo, Irano havos sufiĉe da pliriĉigita uranio antaŭ la jarfino por konstrui unu atombombon.

Ĉi tiu takso de la israela armeo sekvas lastatempajn streĉojn inter Usono kaj Irano, kiuj kondukis ilin al sojlo de milito.

En 2018, kiam Usono retiris sin el la irana nuklea interkonsento, israelaj sekretinformaj oficialuloj supozis ke Irano reekos siajn klopodojn havigi al si atombombon. Irano anoncis antaŭ kelkaj monatoj ke ĝi ne plu konsideras sin ligita de la nuklea interkonsento kaj ke ĝi antaŭenigos siajn pliriĉigadajn klopodojn.

Israelo apogas sian tempokalkulon sur la takso, ke necesas 40 kilogramoj da uranio pliriĉigita je 90 elcentoj por fari unu atombombon.

Tamen, la israela taksado konkludis ke Irano ne disponas pri misiloj kapablaj porti atombombon, kaj, laŭ iliaj informoj, Irano ne penas fabriki misilojn.

La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu diras ke Israelo ne permesos al Irano fariĝi nuklea potenco. Krome, li petas de la eŭropaj ŝtatoj ke ili trudu novajn sankciojn al Irano ĉar ĝi malobservis la nuklean interkonsenton.

Fontoj