Irano atakis usonajn militbazojn en Irako

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 8-a de januaro 2020

Incendio kaŭzita de misiloj, trafintaj la aerbazon Al-Asad. Irako, 2005.

La 8-an de januaro 2020 Irano lanĉis 22 misilojn kontraŭ militbazoj en Irako, kie estas deplojitaj usonaj trupoj. 17 misiloj trafis la aerbazon Al-Asad en gubernio Anbar kaj 5 misiloj trafis militbazon en gubernio Erbil. La atako okazis inter 1:45 kaj 2:15 nokte, kaŭzinte neniujn homajn perdojn aŭ gravajn damaĝojn.

La ministro pri eksteraj aferoj de Irano Mohammad-Ĝavad Zarif deklaris ke tio estis respondo al la murdo de la irana generalo Kasem Sulejmani, plenumita la 3-an de januaro en Bagdado laŭ rekta ordono de la usona prezidanto Donald Trump. La plej Supera Gvidanto de Irano Ali Ĥamenei diris, ke tio estis "fangofrapo al Usono" kaj alvokis forpeli ĝin el la regiono. Pli frue la registaro de Irako jam postulis ke ĉiuj eksterlandaj militfortoj forlasu la landon, al kio Usono reagis per minaco de sankcioj.

Reage al la atako Usono malpermesis al ĉiuj usonaj civilaj aviadiloj flugi super Irano, Irako, Persa kaj Omana golfoj, deklarinte ilin danĝeraj. Al tiu malpermeso aliĝis plej grandaj flugkompanioj de la mondo.

Fontoj