Irano agnoskis, ke ĝi erare paffaligis la ukrainan aviadilon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 11-a de januaro 2020

La iranaj aŭtoritatoj agnoskis ke la ukraina aviadilo Boeing 737, falinta la 8-an de januaro kelkajn minutojn post ekflugo el Teherano, estis erare trafita de irana misilo.

La Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Irano diris, ke tion kaŭzis homa eraro. Ĝi substrekis, ke tio okazis kadre de la streĉiĝo, iniciita de Usono. Post kiam Irano atakis usonajn militbazojn en Irako, draste kreskis la nombro da usonaj militaviadiloj flugantaj en la areo. "Tio kaŭzis altigitan sentemon de kontraŭaviadilaj trupoj" diris militistoj. La ukraina aviadilo flugis proksime al grava konstraĵo de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio kaj flugis samalte kiel usonaj aviadiloj. La militistoj promesis renovigi siajn sistemojn por eviti ripetiĝon de tiaj eraroj.

Trista tago. Jen anticipaj konkludoj de la interna enketado fare de la Armitaj Fortoj: homa eraro, farita dum la krizo kaŭzita de aventurismo de Usono, rezultiĝis je katastrofo. Ni profunde bedaŭras, sendas niajn pardonpetojn kaj kondolencojn al nia popolo, al familioj de ĉiuj viktimoj kaj al aliaj suferintaj landoj.
Mohammad-Ĝavad Zarif, la ministro pri eksteraj aferoj de Irano

La prezidanto de Irano Hasan Ruhani diris, ke Irano "profunde bedaŭras pri tiu katastrofa eraro" kaj daŭrigos enketadon. Kulpuloj estos kondamnataj de milita tribunalo.

Antaŭe la ŝtatestroj de Usono kaj Kanado jam diris, ke laŭ siaj datumoj la aviadilo estis paffaligita de Irano.

Fontoj