Hongkongo malpermesas maskojn dum manifestacioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 4-a de oktobro 2019

Carrie Lam

La ĉefadministrantino de Hongkongo, Carrie Lam, malpermesos al manifestaciantoj maski sin, uzante sian kvazaŭ senliman potencon, dank' al la Ordono pri krizaj reguloj (emergency regulations ordinance). Tial malmoliĝas la registara starpunkto pri la plej grava krizo ekde tiam, kiam Honkongo reiris sub la ĉinan estradon en 1997. Vizaĝkovriloj estas oftaj inter la manifestaciantoj kiuj timas arestadon aŭ reprezalion de la ĉinaj aŭtoritatuloj se oni malkovras lian identecon.

Lam anoncis la malpermeson ĉe postagmeza gazetara konferenco, kie ŝi denuncis la lastatempan pliigon de perfortoj, post kvar monatoj de kontraŭ-registaraj manifestacioj. "La libereco ne estas senlima", ŝi diris. Se la perfortoj ne ĉesos, la registaro ne rifuzos iun ajn rimedon. Ankaŭ temis pri elirmalpermeso kaj la ebleco prokrasti la novembran balotadon.

La malpermeso kontraŭ maskoj ekvalidos sabaton, kaj ĝi aplikiĝos al homoj ĉeestontaj "kontraŭleĝajn" kunvenojn, kiuj uzas perforton, kaj ĝi ekskluzivas tiujn kiuj maskas sin pro "legitima bezono". Lam diris ke ŝi iros pli malfrue al la parlamento por apogigi la regulon per leĝo.

"Iuj demandas: kiel Hongkongo povus renormaliĝi? Ĉu Hongkongo estas ankoraŭ loko kie ni povas havi nian dolĉan hejmon?" diris Lam, anoncinte la malpermeson. "Ni devas ĉesigi la perfortojn", ŝi diris, "jam ili estas ĉie en Hongkongo".

Miloj da maskitaj homoj kantadis sloganojn postulantajn pli da demokratio, dum ili marŝis en la komercan urboparton. Ili kantadis: "Mi volas porti vizaĝkovrilojn" kaj "La portado de masko ne estas krimo", dum multaj aŭtoj, nemoviĝintaj pro la trafiko, subtenis ilin sonorigante la hupon.

Fontoj