Forpasis Libardo Mejía

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

17-a de aprilo 2022

Kalio, Kolombio — Pasintvendrede nokte, la 15-an de aprilo, forpasis Libardo Mejía. Libardo estis unu el la plej konataj kolombiaj esperantistoj kaj ĉeestis en pli ol 25 Universalaj Kongresoj de post sia esperantistiĝo en 1960 danke al sia jugoslava amiko Anton Tomić.

Li naskiĝis en eta vilaĝo ĉe la norda marbordo de Kolombio, Guarumo, jam malaperinta. Li frekventis lernejon en Barankilo kaj diplomiĝis kiel inĝeniero en Medeĝino. Li specialiĝis en Minesoto pri inĝenierarto de profundaj putoj kaj mastriĝis en San-Paŭlo, Brazilo. Klera pri pluraj lingvoj, li sin dediĉis al Esperanto post sia emeritiĝo kiel instruisto de la Inĝeniera Fakultato de la Universitato de la Valo en Kalio, sudo de Kolombio.

Li ĉesis ĉeesti UK-ojn pro sanaj kialoj, partopreninte sian lastan la 91-an UK en Florenco, Italujo. Li estis tre aktiva esperantisto kaj instruis la lingvon al pluraj generacioj de kolombianoj. De antaŭ la pandemio, lia sano ne permesis al li eliri la domon kaj fine forpasis la nokton de la 15-a de aprilo laŭ informo de sia nevino, Mercedes Mejía, ankaŭ esperantisto.

Li iĝus 100-jara la venontan decembron.

Fontoj[redakti]

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.