Forpasis Andrzej Pettyn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Andrzej Pettyn.

Lundo, la 26-a de aprilo 2021


La 23-a de aprilo 2021 forpasis Andrzej Pettyn. Li forpasis matene en sia hejmo en Milanówek apud Varsovio. En la lasta tempo liaj sanproblemoj akriĝis kaj li estis flegata en malsanulejo, sed li revenis hejmen tri semajnojn antaŭ sia forpaso. La funebra ceremonio okazos la 28-an de aprilo 2021 sur la tombejo ĉe la str. Wojska Polskiego 95 en Milanówek

Fontoj[redakti]

  • <Nia informo estas kopio de ŝanĝita fragmento de artikolo de liberafolio laŭ permesilo la Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda>