Evangelia Eklezio de Berlino aprobas samseksajn geedziĝojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 10-a de aprilo 2016

La Evangelia Eklezio de Berlino-Brandenburgo-Silezio-Supra Luzacio, unu el la dudekaj regionaj eklezioj de la Evangelia Eklezio en Germanio (germane Evangelische Kirche in Deutschland, EKD), akceptis en sia jara sinodo de 2016 permesi celebri religiajn ceremoniojn por samseksemuloj, post balotado kun 91 poraj voĉdonoj kaj 10 kontraŭaj, iĝante tiel la tria germana regiona evangelia eklezio permesi la samseksaj geedziĝoj, post Hesse-Nassau kaj Renanio. Tamen, la pastroj estas liberaj akcepti aŭ rifuzi celebri la ceremoniojn. Antaŭe, la Evangelia Eklezio de Berlino faris ritojn pri benado ek de 2002, sed tio estis tre limigita kaj ne ekzistis ring-interŝanĝo nek oficiala enskribo de la paro en la registroj de la eklezio.

La decido estas tre grava ĉar temas pri la eklezio de la germana ĉefurbo kaj la ĉefa protestanta eklezio de la lando, kies plej ofta religio estas protestantismo, per 29% el la germana loĝantaro. Ĝi ankaŭ estas la eklezio de la nuna germana prezidanto, Joachim Gauck kaj la kanceliero Angela Merkel, kies patro estis pastro de tiu eklezio. Aldone, ĝi estas la dua plej granda protestanta eklezio de Eŭropo, post la Eklezio de Anglio.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Iglesia Evangélica de Berlín aprobó el matrimonio homosexual, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).