Estos devige lerni la osmanidan turkan lingvon en lernejoj religiaj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > AzioEŭropo > Turkujo >

Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014

Otomana Imperio en 1683.

La prezidanto de Turkio, Recep Tayyip Erdoğan, defendis pasintlunde la decidon pri deviga instruado de la osmanida turka lingvo en mezlernejoj de Turkio.

„Ekzistas kelkaj, kiuj ne volas, ke ĝi estu lernata; sed vole aŭ nevole, la osmanida turka lingvo estos instruata kaj lernata en tiu ĉi lando“, tiel respondis la ŝtatestro turka, dum kunveno de la religia konsilio en Ankaro.

La eldiro de Erdoğan venis kelkajn tagojn post kiam la Nacia Eduka Konsilio de Turkio proponis, ke la osmanida turka lingvo estu deviga studobjekto en la mezlernejoj religiaj kaj opcia en la publikaj.

La osmanida turka, lingvo skribita per la araba alfabeto, bazita sur la turka lingvo kaj uzita en la administracio de la Otomana Imperio, enhavis vortstokon el la araba kaj la persa.

Post la fiasko de la Otomana Imperio, la fondinto de la nuna Turka Respubliko, Mustafa Kemal Atatürk, iniciatis reformon de la osmanida turka, ŝanĝante interalie la araban alfabeton al la latina aboco en novembro 1928.

Fontoj