Enketo pri la eksigo de Trump oficiale malfermiĝis

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 1-a de novembro 2019

Donald Trump kaj Nancy Pelosi

Ĵaŭdon, la 31-an de oktobro, la malsupera ĉambro de la usona parlamento, la Domo de Reprezantantoj, regata de la Demokrata Partio, voĉdonis por permesi publikan enketon pri la eksigo de la respublikana prezidanto Donald Trump post kelkaj semajnoj de atestadoj malantaŭ fermitaj pordoj pri liaj klopodoj instigi Ukrainion enketi pri siaj politikaj kontraŭuloj.

La voĉdono plejparte sekvis la partiajn vicojn: 232 voĉdonis favore al la enketo pri eksigo, 196 voĉdonis kontraŭ la enketo. Ĉiuj respublikanoj kontraŭis kaj du demokrataj ribeluloj aliĝis al ili. Tuj post la voĉdono, Trump tvitere nomis la enketon pri eksigo «La plej magna sorĉistina ĉaso en la historio de Ameriko!».

La gazeta sekretario de la Blanka Domo, Stephanie Grisham, eldonis deklaron dirante ke la prezidanto «nenion malbonan faris» kaj nomante la aferon «maljusta, malkonstitucia kaj fundamente malamerikana». «Nancy Pelosi kaj la freneza obsedo de la demokratoj pri ĉi tiu nelegitima eksiga procedo ne malhelpas prezidanton Trump; ĝi malhelpas la amerikan popolon», ŝi diris.

La prezidantino de la malsupera ĉambro, Nancy Pelosi, de longe estis kontraŭinta la starigon de enketo pri eksigo, sed nun ŝi akre turnis sin kontraŭ Trump kaj subtenas la adopton de reguloj pri eksigo. Ĉe la komenco de la kongresa diskutado, ĵaŭdon, ŝi diris ke «neniu» venas al la Kongreso por eksigi prezidanton «krom se siaj faroj endanĝerigas nian kapablon observi nian ofican ĵuron. Malfeliĉe, tio ĉi ne estas kaŭzo de ĝojo aŭ konsolo», ŝi diris, «ĝi estas io tre solena».

Dum semajnoj, la respublikanoj estis postulantaj de la regantaj demokratoj ke ili aranĝu voĉdonadon por oficialigi la jam progresintan enketon pri eksigo de la prezidanto, sed kiam la voĉdono alproksimiĝis, ili atakis ĝin kiel provon pravigi tion, kion ili pretendas esti malhonesta proceso jam okazinta.

Unu el la plej firmaj subtenantoj de la prezidanto, la parlamentano Jim Jordan, nomis la enketon «maljusta partia procedo», kritikante la fakton ke la nomo de la informagenteja denuncanto, kiu incitis la enketon kontraŭ Trump, ne estis diskonigita.

Kelkaj novaĵagentejoj priskribis la denuncinton kiel dungiton de la Centra Informkolekta Agentejo kiu iam laboris ĉe la Blanka Domo. Li estis la unua oficiulo kiu esprimis rezervojn pri tio, ke en telefona konversacio ĉe la fino de julio Trump instigis la ukrainian prezidanton Volodimir Zelenskij malfermi enketon pri unu el siaj ĉefaj demokrataj kontraŭuloj, la antaŭa vicprezidanto Joe Biden, kaj pri la aferoj de sia filo Hunter Biden kun ukrainia naturgasa firmao.

La telefona konversacio okazis tiam, kiam Trump estis provizore detenanta 391 milionojn da dolaroj kiel militan helpon al Ukrainio, kiun tiu ĉi petis por helpi sian batalon kontraŭ rusiaj separistoj en la okcidenta landparto.

Fontoj