En Sirio, unu miliono da enlandaj rifuĝintoj urĝe bezonas krizhelpon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 26-a de februaro 2020


La Unuiĝuintaj Nacioj petas 500 milionojn da dolaroj por havigi vivsubtenan humanitaran helpon al 1,1 milionoj da civiluloj enkaptitaj en batala zono en la gubernio Idlibo en nordorienta Sirio.

Pli ol tri milionoj da civiluloj ne kapablas eliri el Idlibo. Preskaŭ triono de tiu ĉi nombro, ĉirkaŭ 900 000 homoj, fuĝis de siaj hejmoj dum la pasintaj du monatoj serĉante rifuĝejon.

La akraj atakoj de la siriaj registaraj militfortoj, subtenataj de Rusio dum ili provas plenvenki la lastan ribelan fortikaĵon, devigas la loĝantaron fuĝi en pli kaj pli malgrandiĝantan landpecon apud la turka landlimo. La vic-kunordiganto pri loka humanitara helpo por la siria krizo, Marc Cutts, nomas ĉi tion grava protekta krizo.

«La alproksimiĝanta batalado endanĝeras pli ol unu milionon da homoj lôgantaj en tendoj kaj portemaj ŝirmejoj», li diris. «Tre timigas ĉi tiu situacio, ĉar se la aefrapoj kaj artileria pafado eniros iom ajn pli proksimen en tiun ĉi lokon, oni sendube vidos veran amasbuĉon, veran masakron de civiluloj en tiu loko».

Centmiloj da homoj pereis dum la preskaŭ naŭ jaroj de la enlanda milito. La UN raportas pri pli ol 12 milionoj da delokitaj homoj, el kiuj 5,5 milionoj transiris la landlimojn kiel rifuĝintoj kaj 6,5 milionoj estas enlande delokitaj. Ĝi rimarkigas ke iom pli ol unu triono da enlande rifuĝintoj troviĝas en la nordokcidenta landoparto.

Cutts aparte timas pro la ofta kaj sistema celado kaj bombado de regionoj dense loĝataj de civiluloj. Li diras ke tutaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj estis senhomigitaj. Multaj malsanulejoj, lernejoj kaj bazaroj — eĉ bakejoj kaj akvostacioj — estis trafitaj de aerfrapoj kaj artilerio dum la kelkaj pasintaj monatoj.

«Nuntempe temas pri homoj kiuj estas teruritaj kaj traŭmatizitaj, vivantaj en timo», li diris. «La timigitaj homoj fuĝis al la landlima regiono, sed ni vidis ke la bomboj sekvas ilin tien kaj reen. Ĉi tiuj homoj sentas sin forlasitaj de la tuta mondo. Ili ne komprenas kial neniu ŝajne strebas savi ilin».

La ĝenerala sekretario de la UN plurfoje petis haltigon de la batalado, samkiel multaj aliaj humanitaraj gravuloj, ĝis nun sensukcese.

Cutts diras ke la UN komencis grandegan humanitaran agadon, sed pro la nuna krizo, tio ne sufiĉas. La UN petas duonmiliardon da dolaroj por ke ĝi povu pliigi helpon al tiuj, kiuj urĝe bezonas ĝin. Temas pri la 900 000 jam delokitaj, plus aliaj 200 000 kiujn minacas baldaŭa delokiĝo.

Fontoj