En Kolombio junuloj diras «ne» al la deviga militservo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 7-a de oktobro 2011

Blazono el la Ĝenerala Komando de la Militfortoj el Kolombio.

Bogoto, Kolombio - En Kolombio, la militservo estas deviga por ĉiu viro pli ol 18‐jara laŭ la artikolo 218 de la Kolombia konstitucio, tamen ĉi tiu artikolo kontraŭdiras la artikolon 18‑an, kiu diras:

Estas garantiata la libero de koncienco. Neniu estu ĝenata kiale de siaj konvinkoj aŭ kredoj, nek devigata malkaŝi ilin nek agi kontraŭ sia volo
Kolombia konstitucio, artikolo 18-a

Jen pro ĉi tio Kolombia junularo asociiĝis por ebligi, ke junuloj de pacism-penso, kiuj ne volas porti armilojn, povu eliri el la militkazernoj. La asocio nomiĝas "Acción Colectiva de Objetores y Objetoras de Conciencia -ACOOC - " (Kolektiva Agado de gekonscienc‐obĵetantoj [aŭ gemilit-rifuzantoj]), kaj, apogante sin per internaciaj dokumentoj kiel leteroj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, de la Civis-fondaĵo el Svedio, kaj de la Human Rights Watch, helpas eliri al junuloj, kiuj estis rekrutigitaj de la kolombia militistaro kontraŭ de sia volo kaj kontraŭ siaj kredoj.

Multaj el ĉi tiuj liberigitaj junuloj estis rekrutigitaj mise, ĉar ili estis malpli ol 18-jaraj, studantoj, aŭ havis malsanojn, kiuj ne estis malkovritaj dum la militaranigo.

Laŭ la ACOOC, 110.000 junuloj estas rekrutigataj en Kolombio ĉiujare. Ĝis nun la asocio atingis liberigi preskaŭ 600 junulojn, kiuj estis rekrutigitaj kontraŭ sia volo.


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo En Colombia los jóvenes le dicen no al servicio militar obligatorio, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).