En Irano, la interreto malŝaltiĝis de kvin tagoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 21-a de novembro 2019

Manifestacioj en Irano la 16-an de novembro 2019

De kvin tagoj, la hejma aliro al interreto en Irano estas malŝaltita kadre de subpremado de kontraŭ-registaraj manifestacioj. Ĉi tiu senprecedenca ĉesigo pli kaj pli malhelpas al la ekonomio.

La grupo NetBlocks, kiu observas la staton de la interreto, publikigis tvitero-mesaĝon malfrue ĵaŭdon en Irano, dirinte ke la malŝalto de la interreto daŭris pli ol 100 horojn ekde ĝia komenco malfrue sabaton. «La ciferecaj rajtoj estas homaj rajtoj: oni devas restarigi la aliron por ĉiuj Irananoj», aldonis la grupo.

La iranaj aŭtoritatuloj trudis la halton por malhelpi la opoziciajn aktivulojn komuniki inter si kaj retpublikigi bildojn de la tutlandaj manifestacioj kiuj estiĝis pasintan vendredon responde al la subita altigo de la subvenciita prezo de brulaĵo. Sabaton, la manifestacioj disvastiĝis al pli ol 50 iranaj urboj, laŭ bildoj ricevitaj el Irano.

Multaj irananoj taksas la altiĝon de la prezo de nafto kiel pluan ŝarĝon sur siaj monujoj dum tempo de malpliboniĝantaj ekonomiaj kondiĉoj. La irana valuto rialo falis fronte al la usona dolaro. Ankaŭ la inflacio kaj la senlaboreco tre altiĝis dum la pasinta jaro, ĉar Usono plifortigis la ekonomiajn sankciojn celante instigi Teheranon ĉesi laŭdire malbonajn farojn. Ankaŭ koruptado kaj malbona administrado ĉe la registaro kontribuis al malbona sento.

«La malbona administrado de la irana reĝimo helpas pliefikigi la usonajn sankciojn», diris Ilan Berman, analizisto pri mezorienta sekureco ĉe la American Foreign Policy Council (Usona Konsilio pri Ekstera Politiko). «La irananoj koleras kontraŭ la reĝimo pro la maniero konduti ĝiajn politikajn kaj ekonomiajn aferojn. Estas multe malpli da kolero kontraŭ Usono. La irananoj scias kiu estas la vera kulpulo», li diris.

La irana prezidanto Hasan Ruhani diris merkrede ĉe kabineta kunveno ke lia registaro atingis «venkon» kontraŭ la eksteraj malamikoj de Irano per la subpremado de la manifestacioj. Ŝtataj amaskomunikiloj raportis pri arestoj de minimume 1000 homoj kiujn la aŭtoritatuloj akuzis pri perfortaj alfrontiĝoj kun la sekurecfortoj, damaĝado de komercejoj kaj rabado.

Fontoj