La Franca Konstitucia Kortumo: mediprotektado havas konstitucian superan valoron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 2-a de februaro 2020

Disŝprucado de kemiaĵoj

La franca konstitucia kortumo deklaris ke mediprotektado havas konstitucian superan valoron en Francio.

La kortumo estis petita de la premgrupoj de agrokulturaj kemiaĵoj kaj de semproduktistoj pri nuligo de leĝo, kiu kontraŭas ilian liberon de entreprenado.

Ili celis la leĝon pri nutrado, kiu malpermesas produktadon, stokadon kaj cirkuladon de kemiaĵoj malpermesitaj en Eŭropa Unio pro ilia danĝereco al homa aŭ besta sanoj aŭ al mediprotektado.

Ili baziĝis sur la Deklaro pri homaj rajtoj, kiu postulas tiun liberon de entrepreno. Ili ankaŭ substrekis, ke tiu leĝo havos neniun rezulton en ekstereŭropaj landoj, kiuj daŭre povos importi tiajn produktojn el aliaj landoj ol Francio.

La konstitucia kortumo rimarkigis, ke eksportado de danĝeraj malpermesitaj produktoj al aliaj landoj estas kondamnita de Unuiĝintaj Nacioj, kiel malobservo de homaj rajtoj, laŭ ties raporto de 2017. Ĝi ankaŭ substrekis, ke "la estonto kaj eĉ ekzisto de la homaro estas nedisigebla de ĝia natura medio,(…) komuna heredaĵo de la tuta homaro (…) kies protektado estas efektivigenda same kiel ĉiuj aliaj fundamentaj interesoj de la Nacio (…) la elektoj por plenumi la nunajn bezonojn ne rajtas endanĝerigi la kapablecon de estontaj generacioj plenumi siajn proprajn bezonojn".

Ĝi ankaŭ memorigis, ke protektado de homa sano havas konstitucian bazon en Francio.

Laŭ Jérôme Graefe, juristo de la franca asocia federacio France Nature Environnement, kiu pledis antaŭ la kortumo, "per tiu gravega decido la konstitucia kortumo sendas klaran signalon al industrioj kaj malfermas la vojon por aliaj justicaj decidoj favoraj al mediprotektado".

Fontoj