El Libera Folio: TEJO perdas sian ĝeneralan sekretarion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 1-a de decembro 2019

Rim.: Ĉi tiu enhavo unue aperis en Libera Folio kaj montriĝas ĉi tie laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC-BY 4.0 kun kelkaj ŝanĝetoj por sekvi la stilregulojn de Vikinovaĵoj.

La ĝenerala sekretario de TEJO, Catherine Neilson el Usono, anoncis ke ŝi forlasas sian postenon. Tion ŝi skribis la 21-an de novembro en la retpoŝta grupo «TEJO-komitato».

«Mi deziras la plej bonan por TEJO, sed mi ne povas bone kontribui al tio en la nuna situacio kun mia familio,» skribis Neilson.

La emblemo de TEJO

Neilson estis elektita por unujara mandatperiodo en julio 2019 kadre de la 75-a IJK en Liptovský Hrádok en Slovakio. Tiam la voĉdonado pri la elekto de Neilson estis prokrastita, ĉar oni ne povis tuj trovi konfirmon, ke ŝi efektive estas individua membro de TEJO.

Tuj post la elekto de la nova estraro devis esti nomumitaj la membroj de la elekta komisiono, kiuj povus proponi novajn kandidatojn por la estraraj postenoj, ekzemple tiu de la ĝenerala sekretario. Momente TEJO tamen ne havas la elektan komisionon, ĉar la nun eliranta ĝenerala sekretario ne organizis voĉdonadon pri la temo. Tial TEJO havas probleman cirklon sen klara eliro: sen elekta komisiono malfacilas elekti novan ĝeneralan sekretarion, kaj sen ĝenerala sekretario malfacilas elekti novan elektan komisionon. Baze la foresto de la elekta komisiono estas kaŭzita de la manko de sufiĉa kvanto de kandidatoj.

En la slovakia IJK estis du kandidatoj, ambaŭ el Eŭropo, tial oni decidis prokrasti la voĉdonadon ĝis septembro por atendi pli da kandidatoj kaj pli da diverseco. Tamen ĝis nun nenio okazis pri la temo.

Libera Folio petis la prezidanton de TEJO Joop Kiefte komenti la situacion, sed li ne pretis tion fari en la nuna momento. Li konsilis al Libera Folio kontakti kelkajn aliajn aktivulojn de TEJO, kaj respondis estrarano Luis Miguel Obando: «Ĝis nun ni kiel estraranoj havas la saman informon ol la komitatanoj, ni nur scias ke malsanas la bebo de Kejti, ni povas supozi ke la malsana bebo kaj la laboro tro okupas ŝin, tial ŝi trovis la demision necesa.

Libera Folio pludemandis: «Ĉu iu estrarano provizore transprenos la taskojn de ĝenerala sekretario?» Respondo: «Jes, ni interne jam konsentis pri tio, kaj unu el ni prenos tiun respondecon, almenaŭ ĝis nia estrarkunsido kiu okazos venontsemajne, tiam ni trovos pli efikan kaj definitivan solvon. Provizore respondecos Unika [Jung Yuro].»

La anonco de la nova ĝenerala sekretario estas plia signo de struktura problemo en TEJO – evidente mankas aktivuloj kiuj havas la necesan tempon kaj energion por estrara laboro. Komence de 2019 la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝis pro manko de aktiveco de la estraro. Poste du estraranoj demisiis ĉar ili ne havis sufiĉan tempon por dediĉi al TEJO. Eĉ la antaŭa prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ sia tuta mandato, kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato.

Kiam komence de majo TEJO publikigis malferman alvokon por trovi novan prezidanton kaj novajn estraranojn, ĝis la limdato ne venis ajnaj kandidatiĝoj por la plej gravaj postenoj.

Fontoj