El Libera Folio: Mortis la nepo de L. L. Zamenhof

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 11-a de oktobro 2019

Rim.: Ĉi tiu enhavo unue aperis en Libera Folio kaj montriĝas ĉi tie laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC-BY 4.0 kun kelkaj ŝanĝetoj por sekvi la stilregulojn de Vikinovaĵoj.


La 9-an de oktobro, en sia 95-a vivojaro, forpasis en Parizo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatinto de Esperanto. Li estis vaste konata kaj ŝatata de la esperantistaro, precipe pro la rolo kiun li plenumis ekde 1987 kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio. Spite lian morton Esperanto plu vivos en la familio Zamenhof.

Louis Christophe Zaleski-Zamenhof naskiĝis en Varsovio en 1925 kun la nomo Ludwik Zamenhof, memore al sia avo. En la dua mondmilito li trafis en la varsovian geton, el kiu li sukcesis fuĝi post kelka tempo. Tiam li ricevis falsan identecon kaj kaŝiĝis sub la nomo Krzysztof Zaleski. Li decidis konservi ĝin ankaŭ poste, kiel Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof. Post la elmigro al Francio en 1959 li ekuzis francan varianton de la nomo.

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof dum la UK de Esperanto en Roterdamo, 2008

Zaleski-Zamenhof ne daŭrigis la familian tradicion kaj ne iĝis kuracisto. Post la fino de la dua mondmilito li studis en la Fakultato pri Konstruado de la Varsovia Politekniko (1946–1949). Li eklaboris tie post la studoj kaj fine ankaŭ doktoriĝis per disertacio pri prembetono, kiu estis tiam teknologia novaĵo. Kune kun du kolegoj en 1953 li verkis la unuan libron en la pola lingvo pri tiu temo. Poste li verkis plurajn aliajn fakajn verkojn.

La prembetono iĝis la akso ĉirkaŭ kiu ruliĝis la tuta vivo de la nepo. Kiel inĝeniero li uzis tiun teknologion en siaj projektoj, el kiuj kelkaj estas vaste konataj, kiel la Olimpika Stadiono en Montrealo kaj la monumento memore al Charles de Gaulle – 44 metrojn alta lorena kruco en ties hejmvilaĝo Colombey-les-Deux-Églises. Li okupiĝis ankaŭ pri konstruado de platformoj sur maro por ĉerpi petrolon el sub la marfundo. Pri la konstruarto li lekciis en teknikaj altlernejoj en Parizo kaj Milano.

Kiel infano li partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj – en Stokholmo (1934), Romo (1935) kaj Vieno (1936). Ĝuste por ili li eklernis Esperanton, ĉar la kono de la lingvo estis la kondiĉo kiun donis al li la familio. Li ne venis al la Varsovia UK en 1959, sed partoprenis en la kongreso unu jaron pli frue kaj unu jaron poste. Sed plej aktiva li estis ekde la Jubilea Kongreso en 1987, kiu same okazis en lia naskiĝurbo kaj en kiu li iĝis honora membro de UEA. Li aperadis en la kongresoj, sendis salutmesaĝojn kaj diskonigis en la mondo la lingvon de la avo.

La vivon de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof prezentas la libro de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato, kiu unue aperis en 2001 en la pola, sed du jarojn poste estis reverkita en Esperanto kaj sekve tradukita en dekkelkajn lingvojn.

Zaleski-Zamenhof estis la plej proksima vivanta familiano de L. L. Zamenhof. Post lia morto la plej proksimaj parencoj en la rekta linio estas la du pranepinoj: Hanna Zamenhof-Zaruska, kiu vivas en Usono, kaj Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu vivas en Francio. En 2015, okaze de la 100-a Universala Kongreso ambaŭ transprenis la taskon reprezenti la Zamenhof-familion en la Esperanto-kongresoj.

Tiam neniu el la du filinoj ankoraŭ bone sciis Esperanton, rakontas Katalin Kováts, kiu en la lastaj jaroj multe rilatis kun la familio: «Ĵus antaŭ Lillo Margaret, kiu loĝas en Parizo, ekstudis Esperanton, ĉefe per Duolingo, sed manke de praktikado ne atingis bonan parolnivelon. Dum la kongreso en Lisbono ni renkontiĝis, kaj mi proponis al ŝi helpi en la lernado. Ni renkontiĝis plurfoje, vizitis unu la alian kaj sincere amikiĝis. Margaret nun regas Esperanton tre bone, kaj eĉ trapasis KER-ekzamenon ĉi-somere. Tio fakte tre ĝojigis la patron. Do, espereble dum multe da jaroj ni havos inter ni esperantistan membron de la Zamenhof-familio, kiu eĉ planas aktivi en la movado»

Pli frue Margaret Zaleski-Zamenhof ne konsciis, kiel gravan rolon Esperanto havis por ŝia patro, rakontas Katalin Kováts. «Lastatempe, kiam li jam estis malsana kaj tre laca, Margaret uzis Esperanton kiel magian rimedon por aktivigi la patron, veki lian atenton, kaj plezurigi lin per konversacioj en Esperanto. Miaj lastaj personaj memoraĵoj datiĝas de unu monato, kiam en septembro ni kune vespermanĝis ĉe la nepo, kaj li plurfoje vigle levis sian glason duonkantante “Esperanto, Esperanto estas la lingvo por ni!” Ni plene konsentis kaj konservos en ni tiujn magiajn momentojn.»

Fontoj