Eksplodo mortigis 24 homojn ĉe elektokunveno en Afganujo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 17-a de septembro 2019

Mardon la 17-an de septembro, afgana sanoficiulo diris ke 24 homoj pereis pro bomba atako apud elektokunveno okazigita de la afgania prezidanto Aŝraf Ghani.

D-ro Kasim Sangin, la estro de la provinca malsanulejo en la norda provinco Parŭan, diris ke almenaŭ 31 pliaj homoj vundiĝis en la bombado, kaj ke inter la trafitoj estis virinoj kaj infanoj. Proparolanto de Ghani diris ke la prezidanto ne estis vundita de la eksplodo.

Neniu prenis por si la respondecon pro la atako.

Oni atendas ke la ribelaj perfortoj kreskos je la estontaj tagoj dum Afganujo preparas sian prezidentan elektadon, okazontan la 28-an de septembro. La Talibanoj minacis ĝeni la balotadon per atakoj kontraŭ la elektorganizantoj kaj la sekurecgardistoj dismetotaj por sekurigi la balotejojn tra la lando.

Fontoj