Eksiĝis la registaro de Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 16-a de januaro 2020

Dmitrij Medvedev foriras. La 17-a de aprilo 2019.

La ĉefministro de Rusio Dmitrij Medvedev anoncis la 15-an de januaro 2020 kompletan eksiĝon de la registaro de Rusio. Li faris tion post ĉiujara alparolo de la prezidanto de Rusio Vladimir Putin al la Federacia Asembleo de Rusio, en kiu la prezidanto interalie proponis reformi la Konstitucion. Dmitrij Medvedev okupos la novkreotan postenon de la vic-prezidanto de la Konsilio pri Sekureco de Rusio, kies prezidanto estas Vladimir Putin.

Ni, kiel la registaro de Rusia Federacio, devas doni al la prezidanto de nia lando eblecon fari ĉiujn necesajn decidojn kaj en tiuj kondiĉoj, mi opinias, estas korekte ke laŭe al la 117-a artikolo de la Konstitucio de Rusia Federacio la registaro en la nuna konsisto eksiĝis.
Dmitrij Medvedev, ĉefministro de Rusio

Samtage la prezidanto proponis la ĉefministran postenon al Miĥail Miŝustin, estro de la Federacia Imposta Servo kaj, post ties aprobo, proponis ĝin al konsiderado de la Ŝtata Dumao de Rusio (malsupra ĉambro de la parlamento).

La financa merkato reagis al la novaĵo per eta malkresko de la rublo, sed fine de la tago la kurzo stabiliĝis kaj eĉ superis la antaŭan. Multaj ekspertoj klarigas tion per malpopulareco de la registaro de Dmitrij Medvedev kaj esperoj, ligitaj al granda sociala programo, anoncita de la prezidando.

Fontoj