Duboj pri sensimptoma disvastigo de la kronviruso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 17-a de junio 2020

Dosiero:Maria Van Kerkhove.JPG
Maria Van Kerkhove, epidemiologistino ĉe la Monda Organizaĵo pri Sano

Ĉe gazetara konferenco la 8-an de junio, responde al demando pri la sensimptoma disvastigo de Kovim-19, oficialulino de la Monda Organizaĵo pri Sano pridubis la eblecon, ke sensimptomaj infektitoj de Kovim-19 mem disvastigas la viruson. Ŝi diris:

Ni daŭre estas konsiderantaj la datumojn kaj ni provas akiri pli da informoj de diversaj landoj por vere respondi la demandon. Tio ankoraŭ ŝajnas malofta, ke sensimptomulo fakte transdonas ĝin (It still appears to be rare that an asymptomatic individual actually transmits onward).
Maria Van Kerkhove, epidemiologistino ĉe la Monda Organizaĵo pri Sano

Tiu rimarko kaŭzis maltrankvilegon pro tio, ke ĝi kontraŭas la dirojn de multaj sanitaraj spertuloj kiuj paroladis pri sensimptoma disvastiĝo de la kronviruso por pravigi severajn kvarantenajn rimedojn ne nur por malsanuloj, sed por la tuta loĝantaro.

La sekvintan tagon, la 9-an de julio, la MOS klarigis ke ĝi ankoraŭ ne konas la intensecon de la disvastigo supozeble kaŭzata de sensimptomuloj:

La plej granda parto de la disvastigo, kiun ni konas, estas tiu de homoj, kiuj havante simptomojn transdonas la viruson al aliuloj per infektitaj gutetoj. Sed estas limigita subaro da homoj kiuj ne montras simptomojn; por vere kompreni kiom da homoj ne havas simptomojn... ni ankoraŭ ne havas tiun respondon.
Maria Van Kerkhove

Fontoj