Donald Trump estis senkulpigita de la usona parlamento

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 6-a de februaro 2020


La usona prezidanto Donald Trump estis senkulpigita, merkredon la 5-an de decembro, pri ĉiuj akuzoj celantaj lian elpostenigon. Ĉi tiu senkulpigo okazas nur naŭ monatojn antaŭ la venonta novembra balotado, kiam li estos petanta duan oficperiodon en la Blanka Domo. Oni taksis lin senkulpa pri la unua akuzo de trouzo de lia potenco je 52 voĉdonoj kontraŭ 48, kaj pri dua akuzo de obstrukco al la Kongreso, 53 kontraŭ 47.

La senkulpigo de Trump laŭŝajne havos daŭrajn efikojn sur la usona politiko kaj sur la ekvilibro de potenco en Vaŝingtono, ĉar la pozicio de la prezidanto estis plifortigita enironte en la kampanjan sezonon.

Nur unu respublikana deputito, la senatano Mitt Romney, kiu malvenkis petinte la 2012-jaran prezidantecon, voĉdonis por kondamni Trumpon pri la unua akuzo de trouzo de lia potenco, taksinte lian konduton «malĝusta, aparte malĝusta». Pri la dua akuzo de obstrukco al la Kongreso, Romney voĉdonis «nekulpa».

Ekde nun, Trump kapablos uzi la merkredan senkulpigon pretigante sin al la balotado, dum multaj opinisondoj montras ke li restas malpopulara prezidanto, kies aprobaj ciferoj rilate sian laboron ŝvebas ĉirkaŭ la mezaj kvardek elcentoj en tiu politike malunuiĝita lando.

«Estas mirinde, kiom mi faris», li skribis per Tvitero kiam la elposteniga proceso estis proksimiĝanta al la fino. «Multe pli ol iu ajn prezidanto dum la unuaj tri jaroj, malgraŭ tio, ke dum tri jaroj mi estis celata de falsaj politikaj enketoj kaj la Elposteniga Trompo! RESTIGU USONON GRANDA!»

Trump estas la tria usona prezidanto en la 244-jara historio de tiu lando kiu, alfrontinte elpostenigajn akuzojn, estis senkulpigita per proceso antaŭ la senato kaj restis enpostenigita, post Andrew Jackson en la meza 19-a jarcento kaj Bill Clinton antaŭ du jardekoj. Tamen, Trump estas la unua kiu post senkulpigo afrontos reelektan kampajnon celante daŭrigi sian estradon. Aro da demokrataj kontraŭuloj, el kiuj neniu jam elstaris kiel la evidenta kandidato de demokrataj balotantoj, batalas inter si por alfronti lin.

Fontoj