Donald Trump agnoskis ke li planis murdi prezidanton de Sirio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Donald Trump. 2017.

Ĵaŭdo, la 17-a de septembro 2020


La 15-an de septembro usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi prezidanton de Sirio Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis.

La agnosko okazis dum matena televidprogramo Fox & Friends de Fox News. Unuafoje pri la planita murdo rakontis usona ĵurnalisto Bob Woodward en sia libro Timo (angle: Fear), aperinta en 2018. Post respektivaj demandoj dum renkontiĝo kun ĵurnalistoj en la Ovala ĉambro de la Blanka Domo la 5-an de septembro 2018 Donald Trump neis ĉion.

Ne, tio neniam estis eĉ pripensata, nek povus esti pripensata. Kaj tio ne devis esti skribita en la libro. Tio ĉi estas simple plia fikcio. La libro estas kompleta fikcio.
Donald Trump.

Nun la prezidanto diris ke li ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. Li aldonis ke Jim Mattis estas "supertaksita generalo", kiu malsukcesis plenumi siajn taskojn en batalado kontraŭ la Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio. Jim Mattis eksiĝis en januaro 2019, dirinte ke la prezidanto meritas havi sekretarion pri defendo, kies vidpunktoj pli similas al liaj propraj. Li ne reagis al kritiko de Trump ĝis junio 2020, kiam li rimarkigis ke "ni devas rifuzi kaj pagigi tiun en la ofico, kiu deziras fari mokon al nia konstitucio".

La murdopropono venis post kiam en aprilo 2017 oni raportis pri uzado de sarino kontraŭ ribeluloj en la urbo Ĥan Ŝejĥun, sekve de kio pereis pli ol 80 homoj. Sarino estas malpermesita same kiel ĉiuj kemiaj armiloj. Post tio Trump ordonis bombardi per misiloj sirian aviabazon Eŝ-Ŝajrat en provinco Homs, de kiu laŭdire okazis la kemia atako. La usona bombardado detruis ĝis 20 aviadilojn, mortigis 9 civilulojn kaj 7 militistojn, kaj lasis plurajn vunditojn. Jam sekvan tagon la aerodromo funkciis denove. En aprilo 2018 sekvis plia atako fare de Usono, Britio kaj Francio kiel venĝo pro kemia atako kontraŭ la urbo Duma en la provinco Rif Dimaŝk. La Siria enlanda milito daŭras ekde 2011 kaj jam kaŭzis pereon de ĉirkaŭ 500 mil homoj (plejparte de civiluloj), transforminte ĝis 5 milionoj da loĝantoj je rifuĝintoj. Nun la registaro regas du trionojn de la lando.

La 16-an de septembro la registaro de Sirio reagis al la agnosko de Donald Trump.

Agnosko de tia paŝo fare de Trump konfirmas ke la administracio de Usono estas fripona kaj eksterleĝa ŝtato kaj sekvas la samajn taktikojn de teroristaj grupoj kun murdoj kaj atencoj, sen konsideri iun ajn juran, humanitaran aŭ moralan kontrolon aŭ regulojn por atingi siajn interesojn en la regiono.
La Ministerio pri eksteraj aferoj de Sirio

Fontoj