Diskuto:Sauda Arabujo: la petrolproduktado duonigita pro atakintaj flugmaŝinetoj senhomaj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Saluton karaj samideanoj Aŭdrea kaj RG72, mi rimarkis ke mia unua artikolo aperis sur la ĉefaĝo sub la rubriko "freŝaj novaĵoj" se oni estas ensalutita, sed por la uzantoj neensalutitaj la artikolo nevideblas. Ĉu mi devas fari ion por videbligi ĝin?

Saluton, Darseno. Dankon pro la artikolo! Estas strange, ke tio okazas. Mi freŝigis la cefpaĝan liston, alklakinte la verdajn cirklajn sagetojn super la ŝablono. Ĉu tio solvis la problemon?
Ankaŭ: Vi povas «subskribi» viajn mesaĝojn, entajpinte kvar tildojn (~) ĉe la fino de la komento. Tio sciigos aliajn uzantojn pri la tempo kaj aŭtoro (kiel mi faras ĉi-sube).
Elkore, Aŭdrea (diskuto) 20:07, 15 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Tre bone. Dankon, Aŭdrea. Mi ĝojas renkonti vin. Daniel (diskuto) 20:50, 15 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton karaj! Mi nun eniris kiel neregistrita uzanto kaj vidis la tekston, do evidente la sistemo simple bezonas ioman tempon por rekontroli tion. Nun ja mankas administrantoj en la projekto, do evidente oni kontrolas de ekstere.--RG72 (diskuto) 04:57, 16 sep. 2019 (UTC)[Respondi]