Diskuto:Esperantista Primavero: EsPrimo-11

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vendredo, la 29-a de marto 2024


Bonvenon al ĉi tiu diskutopaĝo!

Sur ĉi tiu paĝo vi povas esprimi opinion aŭ fari komenton pri la artikolo
Esperantista Primavero: EsPrimo-11

Bonvolu subskribi vian aldonon!


Fonto[redakti]

La 14-an de marto 2015 materialo por ĉi tiu artikolo (Esperantista Primavero: EsPrimo-11) estis reprenita laŭ kopirajt-permesilo

© 2006-2015. Oni rajtas uzi materialojn el la retejo www.ural-sib.org kun indiko de la fonto kaj aldono de la aktiva ligilo al la koncerna artikolo.

de la retejo Ural-Siberia Esperantista Movado al Vikinovaĵoj (eo.wikinews.org).

Dankon al la Ural-Siberia Esperantista Movado. --Piet-c (diskuto) 14:51, 15 Mar. 2015 (UTC)

La esprimo "uzi" estas tro necerta. Novaĵoj (artikoloj) en Vikinovaĵoj devas permesi ĉiujn liberecojn laŭ Creative Commons Attribution 2.5 (vidu Vikinovaĵoj:Aŭtorrajto), sed la koncerna retejo ne klarigas, ĉi eblas la materialon ŝanĝi (kio estas necesa). Sen eksplica liberigo laŭ CC BY aŭ pli libera neceso la neoriginalan (nur transprenitan) parton forigi. --KuboF (diskuto) 15:07, 16 Mar. 2015 (UTC)
Mi ĵus forigis la partojn, kiujn mi kontrolis pri kopirajto kaj ili estas neenmeteblaj en Vikinovaĵojn. Estontece bonvolu kontroli fonton pli detale. --KuboF (diskuto) 15:19, 16 Mar. 2015 (UTC)

Vi rajtas publikigi[redakti]

KOMENCO DE MESAĜO

Karaj amikoj,

vi rajtas publikigi ĉi tiun tekstoparton en via paĝaro.

Sed mi ŝatus atentigi vin pri faktaj eraroj, kiujn vi faris modifante la originan tekston.

En majo de la pasinta jaro sukcese estis organizita Ural-Siberia esperantista renkontiĝo EsPrimo-10. Nun, post deko da jaroj, la EsPrimo-renkontiĝoj estas renomitaj regionaj jarkunvenoj de esperantistoj el Suda Uralo, kunvenoj kun propra stilo kaj tradicioj. Tial la iniciata grupo de ural-siberiaj esperantistoj: Katerina Arbekova (Novosibirsko), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo), Aleksandr Osincev (Jekaterinburgo), Pavel Veselov (Tjumeno) responde al deziro de multaj samregionanoj anoncas la organizon de EsPrimo-11

1. Pasintjate okazis EsPrimo-10 ... kaj tuj sekvas la propozicio "Nun, post deko da jaroj,". Mankas logiko.

2. EsPrimo estas jarkunveno de esperantistoj el Uralo kaj Okcidenta Siberio, sed ne el Suda Uralo.

Bonvolu korekti viajn erarojn kaj sukcesojn al vi!

Amike,

Vladimir, asistanto de la paĝaro "Ural-Siberia esperantista movado" ??????@??????.??



Исходное сообщение-----

From: site-new@ural-sib.org

Sent: Wednesday, March 18, 2015 8:51 PM

To: ??????@??????.??

Subject: Комментарий от пользователя Piet-c к статье сайта EsPrimo-11 ожидает публикации.

Комментарий ожидает публикации.

Статья сайта: EsPrimo-11

Отправитель: Piet-c / Piet-c

Адрес электронной почты: ???????@?????.???

Домашняя страница: http://eo.wikinews.org/w/index.php?title=Esperantista_Primavero:_EsPrimo-11

Заголовок: Saluton,

Тема: Saluton,

Saluton,

Ene de artikolo de Vikinovaĵoj pri EsPrimo-11 mi ŝatus publikigi laŭ permisilo Creative Commons Attribution 2.5 interalie la jenan parton: PARTKOMENCO Temo de la renkontiĝo: “La vojo, kiun ni sekvas”

Pontolingvo Esperanto kunligas homojn sendepende de iliaj (nacia, ŝtataneca, religia) apartenoj. Ĉiu esperantisto elektinte iam la vojon de Esperanto faras komence unuajn paŝojn, poste evoluas kaj perfektiĝas lingve kaj movade, identigas sin kun la internacia komunumo, trovas novajn agadkampojn, alproprigas ecojn de tolerema homo. La organizantoj de EsPrimo-11 alvokas partoprenontojn reflekti pri la vivo de esperantistoj el pluraj vidpunktoj: motivoj por lerni Esperanton, emancipiĝo pere de Esperanto, regiona kaj internacia kunlaboroj ktp.

La internacia esperantista komunumo vivas en 2015 kadre de la UEA-kampanjo “Montevideo 60”, kies pinto estos la 100-a Universala Kongreso de Esperanto (de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto).

En Rusujo startis la Jaro de literaturo, kiu povas sugesti ankaŭ al esperantistoj interesajn agadkampojn.

En julio esperantistojn el Rusujo aŭ aliloke bonvenigas en Ĉeboksaro Rusiaj Esperanto-Tagoj logante ilin per la titolo “Multlingva Rusio”.

La Organiza teamo invitas ĉiujn partoprenontojn prepari kaj aktive oferti al la ĝenerala programo interesajn diverstemajn programerojn. PARTOFINO

Ĉu vi konsentas ĉi tian publikigon? Bonvolu respondi ene de ĉi tiu komento, por ke la respondu estu publika.

Jam nun dankegon pro via kunlaboro. Piet-c (2015-03-18).

Просмотреть комментарий: http://ural-sib.org/eo/comment/1311#comment-1311

Редактировать комментарий: http://ural-sib.org/eo/comment/1311/edit

FINO DE MESAĜO

Dankon pro kontaktigo de la originalaj aŭtoroj. Sed por certi pri la permeso estas bezonate ricevi permeson per la sistemo OTRS (komprenu, la supran mesaĝon povus skribi iu ajn kaj ĝenerale ni ne povas pri ĝi certi). Eble se la supraj ligiloj funkcius, tio estus akceptebla (sed ni ne povas scii, ĝis kiam ili ne funkcias). Por sekuro mi denove forigas, ĝis venos certa permeso. (alia afero estas ĵusa forigpropono farita de Venca24) --KuboF (diskuto) 22:59, 22 Mar. 2015 (UTC) Antaŭe mi miskontrolis novajn aldonojn; fakte probleman parton jam forigis Venca24. --KuboF (diskuto) 23:07, 22 Mar. 2015 (UTC)