Dekmiloj da homoj fuĝas de islamismaj grupoj en Kongo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 13-a de februaro 2020


La Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj raportas ke dum la pasintaj du monatoj pli ol 100 000 civiluloj fuĝis de malboniĝantaj kondiĉoj en la orienta landoparto de Demokratia Respubliko Kongo nomata Beni. La Alta Komisarejo diras ke atakoj fare de armitaj grupoj en la tiel nomata Vatalinga estrolando, proksime de la uganda landlimo, elpelis milojn da homoj timantaj pri siaj vivoj.

Atakoj kontraŭ vilaĝoj kaj urboj fare de armitaj grupoj en la senleĝa orienta landlima regiono estas kreskantaj de decembro. Ĉi tio instigis amasfuĝadon de la loĝantaro al la urbo Nobili kaj ĉirkaŭe.

Laŭ la Komisarejo, multaj el la fuĝantoj estis antaŭe translokigitaj. Ili forkuris de perforto en aprilo kaj estis revenintaj al siaj vilaĝoj en novembro. La proparolanto de la Komisarejo, Andrej Mahecic, diras ke la rifuĝintoj tre bezonas helpon.

«Streĉoj en la regiono kreskas pro la lanĉo de registara militoperaco en decembro kontraŭ la Aliancitaj Demokratiaj Fortoj aŭ ADF», diris Mahecic. «Civiluloj, inkluzive de tiuj, kiuj forkuris en novembro kaj decembro, estas inter tiuj celitaj de armitaj grupoj, inkluzive de ADF... multaj homoj diris al la laboruloj de la Komisarejo ke ili nun vivas en timo post tio, ke ili vidis murdojn, seksperfortojn kaj forkaptojn.»

La ADF estas uganda islamisma grupo, unu el multaj kiuj strebas regi la regionon. La lokaj aŭtoritatoj taksas la nombron da mortintoj en Beni je 252 civiluloj ekde decembro.

Mahecic diras ke la plimulto el tiuj, kiuj forkuris al Nobili, loĝas en lokaj gastigaj komunumoj. Aliaj, li diras, estas enŝovitaj en lernejojn kaj preĝejojn.

«Miloj pliaj loĝas en malbonaj kondiĉoj tra ĉirkaŭ 100 portempaj loĝlokoj, dormante en kabanoj konstruitaj el branĉoj», diris Mahecic. «Ili ne estas ŝirmataj kontraŭ la vetero kaj alfrontas gravajn minacojn al sia sekureco, protekto, inkluzive mankon de privateco».

Mahecic diras ke la vasta plimulto da rifuĝintoj estas virinoj kaj infanoj kiuj urĝe bezonas bazan helpon kaj protekton. Maloftas nutraĵo, tegmento, akvo, sanservoj kaj higieno. Miloj da senhejmaj infanoj havas nenian aŭ malmultan aliron al edukado.

Pli ol 5 milionoj da homoj en Kongo estas rifuĝintoj, la plej granda nombro en Afriko. La Komisarejo diras ke mankas mono por flegi tian grandegan nombron de enlandaj rifuĝintoj. La agentejo diras ke la internacia komunumo donacis nur kvar elcentojn de 150 milionoj da dollaroj kiujn ĝi bezonas por helpi milionojn da rifuĝintoj en Kongo ĉi-jare.

Fontoj