Dek jarojn post tertremego en Haitio, postvivantoj ankoraŭ suferas

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 14-a de januaro 2020

Knabo staras antaŭ portempa domo en la Ma Drapo tendaro

Dek jarojn post la ruiniga tertremo kiu mortigis pli ol 200 000 haitianojn kaj senhejmigis milionojn, la vivo ne pliboniĝis por multaj postvivantoj.

Ma Drapo, Sent Mari kaj Taba Isa estas tri tendaroj por rifuĝintoj en la ĉefurbo Portoprinco kie loĝas la postvivantoj de la tertremo.

Laŭ la loĝantoj de Sent Mari, mankas al ili pura akvo, saninstalaĵoj kaj manĝaĵo. «Ni loĝas ĉi tie ekde la 12-a de januaro 2010», diris unu viro. «Ni ne havas aliron al akvo, enspezojn, dungadon — estas multaj aliaj aferoj al kiuj ni ne havas aliron — sed vi scias kiel tio iras, ni estas haitianoj — kie ajn oni loĝas, estas homoj kiujn oni devas subteni eĉ ne havante la rimedojn por tion fari.»

«Ni ne havas necesejojn», diris virino loĝanta en portempa ŝtal-tegmentita domo. «Sed kiam oni bezonas neceseji, estas loko kien oni paŝas por fari onian aferon.»

Ĉe Ma Drapo, rifuĝejo por handikapuloj postvivintaj la tertremon, la loĝantoj plendas pri perfortaj agoj. «Estas senĉesaj pafadoj, do ne eblas pace foriri», diris unu virino. «Tuttage oni ĉirkaŭiras timante pafiĝon. Ni ekprenas la geknabojn kaj ekkuras, kelkfoje ni êc ne scias kien ni iras».

Viro, perdinta kruron pro la tertremo, diris ke li loĝas ĉi tie de preskaŭ naŭ jaroj. «Oni tute ne estimas nin,» li diris. «Mankas al ni bazaj aferoj. Niaj domoj ruiniĝas, registaraj oficialuloj neniam vizitas nin por kontroli kiel ni vivas. Ni havas multege da problemoj.» La viro diris ke la sola bona afero kiu okazis estas ke oni lastatempe provizis ilin per elektro. La loĝantaro dankemas, sed ili havas multajn aliajn bazajn bezonojn. Li petas ke la internacia komunumo pli atente rigardu tion, kio okazas al handikapitaj postvivintoj.

Ĉe la Taba Isa tendaro, unu virino diris ke ŝi transloĝiĝis tien post la tertremo. «Komence ili diris al ni ke ni loĝos tie tri jarojn, sed tri jaroj fariĝis 10 jaroj», ŝi diris. «Kaj ni havas nenian sekurecon, ni respondecas pri nia propra protektado kaj mi ŝatus scii ĉu ili planas iam konstrui al ni domojn». Ĉi tiu patrino de du infanoj diras ke la loĝantoj estas izolitaj, ili ne havas aliron al malsanulejoj aŭ taŭgajn lernejojn por la infanoj.

En parolado okaze de la deka datreveno de la tertremo, la ŝtatestro Jovenel Moïse instigis la haitianojn unuiĝi, ardigi la spiriton de unueco kaj homamo kiu oftis en tiu lando en 2010 post la tertremo. «Alfrontante ĉi tiujn malfacilaĵojn, ni pli bezonas ĉi tian unuecon ol iam ajn», li diris. «Tiu unueco, tiu gefrateco estis nia forto, kiu ebligis al ni ne malesperi».

Fontoj