Definitiva fermo de la plej malnova nuklea centralo de Francio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 22-a de februaro 2020


Nuklea centralo de Fessenheim

La unua el la du reaktoroj de la atomenergia centralo de Fessenheim en la franca regiono Alzaco ĉesis funkcii la 22-an de februaro je la 2-a (01:00 UTC).

Ĝi estas la plej malnova funkcianta nuklea centralo en Francio, kiu komencis produkti elektron en 1977.

Trafis ĝin multaj kritikoj, akrinĝintaj post la akcidento de Fukuŝima, pro ĝia danĝereco devenanta el ĝia kadukeco, kaj ĝia situo, apud la riverego Rejno en unu el la plej tertremaj regionoj de Francio. Ankaŭ la loĝantoj de la najbaraj regionoj de Germanio kaj Svisio plendis pri ĝia tro longa funkciado. Laŭ la franca Nuklea Sekureca Aŭtoritato, la sekureco de la centralo estas bona kaj ĝi ne havas pli altan riskon ol aliaj centraloj.

Kelkaj laboristoj de la centralo kaj loĝantoj de la urbeto manifestaciis kontraŭ ĝia fermo, timante perdon de laborpostenoj kaj de ekonomia aktiveco.

Temas pri la unua tia ĉesigo de nuklea centralo en Francio, kies elektro devenas je 70% el atomenergio.

Laŭ la anoncita plano, la dua reaktoro ĉesos funkcii la 30-an de junio, la evakuado de la radiantaj brulaĵoj okazos ĝis la somero de 2023, kaj la dismuntado finiĝos plej frue en 2040.

Dek du aliaj reaktoroj el la 58 ekzistantaj en Francio estos fermitaj antaŭ 2035, celante 50% de atomenergio en la franca energiproduktado.

Fontoj