Carles Puigdemont estas nomumita prezidento de la Generalitato de Katalunio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

16-a de januaro 2016

Barcelono, Katalunio — La Palamento de Katalunio, post voĉdonado, nomumis prezidenton de la Generalitato de Katalunio al Carles Puigdemont i Casamajó, kiu ricevis 70 voĉdonojn pore, 63 kontraŭe kaj 2 sindetenojn. Puigdemont ricevas la postenon de Artur Mas, sampartiano de Convergència Democràtica de Catalunya, kiu estras la katalunan registaron.

Dosiero:Carles Puigdemont en el debat d'investidura.jpg
Carles Puigdemont i Casamajó ĉe ekofico la 10-a de januaro 2016.
Fonto: Generalitat de Catalunya

De post la posten-rezigno de Artur Mas al la eblo esti reelektita, favore de alianco strategia kun aliaj parlamentanaj grupoj, anonciĝis hieraŭ la apogo a nomumado de la deputito Puigdemont. La elirinta prezidento Mas ne povis esti nomumita ĉar la koalicio politika Junts pel Sí (62 deputitoj), kun konservativuloj kaj progresuloj, ne atingis la sufiĉajn voĉdonojn, kontraŭ la ekstrema maldekstro de Candidatura de Unidad Popular (10 deputitoj) kiuj rifuzis la reelekton pro tio ke ili rilatis al Mas al koruptado kaj reduktado de sociaj buĝetoj.

Post la diskuto en la Parlament oni voĉdonis, rezultante favore al Puigdemont. La nova prezidanto de la Generalitato konfirmis sian sendependisman pensmanieron kaj esprimis sian volon daŭrigi la planon disiĝi de Hispanio.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Carles Puigdemont es investido presidente de la Generalidad de Cataluña, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).