Brazilo kaj Ĉinio interkonsentis ne plu uzi usonan dolaron en duflanka komerco

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Prezidanto de Brazilo Luiz Inácio Lula da Silva kaj vicprezidanto de Ĉinio Wang Qishan. Brazilo, januaro 2023.

Ĵaŭdo, la 30-a de marto 2023


La 29-an de marto Ĉinio kaj Brazilo interkonsentis establi la kliringan organizon por ne plu uzi usonan dolaron en duflanka komerco. Anstataŭe oni rekte interŝanĝas juanojn kaj brazilajn realojn. La 8-an de februaro la Centrobanko de Ĉinio jam informis pri subskribo de memorando pri kliringa kunlaboro kun la Centrobanko de Brazilo. Nun tion ĉi konfirmis ankaŭ la brazila registaro.

La kliringa kooperado ebligos al ambaŭ landoj fari pagojn pli rapide, sekure kaj malpli koste ol antaŭe, kiam usona dolaro estis uzata kiel valuto-peranto. Tio ankaŭ sendependigas la partnerojn de politiko de Usono, kiu ofte uzas usonan dolaron kiel ekonomian armilon malpermesante ĝian uzadon al la ŝtatoj kiujn ĝi ĉantaĝas per siaj sankcioj.

Ekde 2009 Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Brazilo. En 2022 komerco inter la du landoj atingis 150 miliardojn da usonaj dolaroj. En 2022 la Centrobanko de Brazilo signife altigis parton de siaj monrezervoj deponitan en juanoj kaj samtempe malaltigis tiun en usonaj dolaroj.

Kunlaboraj kliringaj centroj de Ĉinio funkcias jam en 25 landoj. La organizon estros la Ĉina Industria kaj Komerca Banko

Fontoj[redakti]