Barato kaj Ĉinio interkonsentis fini militan kontraŭstaron en Himalajo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Barata militposteno en Himalajo.

Vendredo, la 11-a de septembro 2020


La 11-an de septembro ministroj pri eksteraj rilatoj de Barato kaj Ĉinio subskribis komunan deklaron, laŭ kiu iliaj trupoj devas fortiriĝi de disputataj terenoj en Himalajo por fini longdaŭran konfrontiĝon.

Mapo de la disputataj landlimoj inter Barato, Ĉinio kaj Pakistano en Himalajo.

Ĉina ministro Wang Yi kaj lia barata kolego Subrahmanyam Jaishankar renkontiĝis dum kunveno de ministroj pri eksteraj rilatoj de la landoj de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro en Moskvo (Rusio) kaj priparolis la streĉan aferon, kiu jam kaŭzis pereon de dekoj da militistoj kaj premon sur la ĉinajn firmaojn en Barato. Ili interkonsentis fortiri siajn trupojn de la Linio de Aktuala Kontrolo (LAK), kiel tradicie nomiĝas dividlinio inter la du landoj, kiu neniam estis demarkaciita. Pluaj intertraktoj okazos laŭ diplomatiaj kaj militistaj kanaloj.

Ĉi-semajne okazis plia konfrontiĝo, kiam militistoj pafis aeren kaj tio estis unuaj pafoj ekde 1975, kiam kvar barataj militistoj estis mortigitaj per embusko. Post tio ĉia pafado ĉe LAK estis strikte malpermesita.

En antaŭaj jaroj jam estis subskribita aro da dokumentoj, celantaj garantii pacon ĉe LAK. En 1993 estis aprobita la Interkonsento pri subtenado de paco kaj trankvileco laŭlonge de la Linio de Aktuala Kontrolo ĉe la Ĉino-Barata limo. En 1996 la flankoj subskribis la Interkonsenton pri Paŝoj por konstruado de fido en la milita kampo laŭlonge de la Linio de Aktuala Kontrolo ĉe la Ĉino-Barata limo. En 2013 estis subskribita la Landlima interkonsento pri kooperado pri defendo inter Barato kaj Ĉinio, kiu interalie malpermesis spuri kaj sekvi patrolojn de alia flanko. En 2005 kaj 2012 aperis interkonsentoj pri konstruado de reciproka fido. Barato asertas ke Ĉinio rompis nun almenaŭ tri el la ĉefaj interkonsentoj — tiujn de 1993, 1996 kaj 2013.

La landlima konflikto inter Barato kaj Ĉinio daŭras ekde sendependiĝo de Barato. Reciprokajn pretendojn Barato havas ankaŭ rilate Nepalon kaj Pakistanon. Ĉinio uzas iliajn kontraŭstarojn por engaĝi Pakistanon kaj Nepalon je ekonomia kunlaboro, interligante la tri landojn per grandaj vojoj kaj aliaj infrastrukturaj projektoj.

Fontoj