Antikvaj 'dinosaŭraj' arboj saviĝis de aŭstraliaj brulegoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 21-a de januaro 2020

Vollemia Nacia Parko, Aŭstralio
La vollemia pino (Wollemia nobilis)

Antikva kaj malofta arbospecio estis savita de la aŭstraliaj arbustobrulegoj fare de faka fajrobrigadista teamo.

La aŭstraliajn vollemiajn pinojn, kiuj postvivis la dinosaŭrojn, oni protektis de grandegaj brulegoj proksime de Sidnejo per akvoverŝantaj aviadiloj kaj fajrobrigadistoj kiuj malsupreniris de helikopteroj per ŝnuroj en mallarĝan kavernon.

«Tio estis armeostila agado», diris Matt Kean, la ministro pri la medio de Novsudkimrio. «Ni disponis pri fajrohaltigaj kaj akvoŝprucaj sistemoj. Ni malsuprenigis teamanojn per ŝnuroj en la regionon por certigi ke ni faris ĉion eblan por protekti la arbojn kaj feliĉe tio sukcesis. Ĉi tiujn arbojn oni ne trovas aliloke en la tuta mondo. Fakte, plu restas nur 200 sur la planedo, do ni bezonis ĉion eblan fari por protekti ilin kaj certigi ke ili povu pluvivi estontece».

La Vollemia Nacia Parko apud Sidnejo estas la sola loko tutmonde kie oni trovas ĉi tiujn grandegajn arbojn en sovaĝa stato. Antaŭ 1994, oni pensis ke ili formortis. Fakuloj opinias ke ĉi tiuj pinoj estas valora ligo al la prahistoria pasinteco de Aŭstralio, taksante ĉi tiun arbareton aĝa je 200 milionoj da jaroj. Ilia preciza loko estas sekreta ĉar oni timas ke vizitantoj enportos patogenojn kiuj povus kaŭzi malsanojn. Iuj arboj estis iom karbigitaj de la flamoj kaj kelkaj estis detruitaj, tamen tiu ĉi malofta specio postvivis la aŭstralian arbustobrulegan krizon.

Fontoj