Amasbuĉado en Tajlando: pereis 29 homoj, vundiĝis 60

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 10-a de februaro 2020


Tajlandaj soldatoj

En Tajlando, soldato koleriĝinta pro financa disputo paffaligis surstratulojn kaj hazardajn ĉeestantojn celante ilin el armea veturilo dum li traveturis la urbon Nakhonratĉasima, postlasinte 29 mortintojn kaj preskaŭ 60 vunditojn. La sekurecaj fortoj pafmortigis la soldaton post 12-hora alfrontiĝo en bazaro, dimanĉon la 9-an de februaro.

Inter la viktimoj troviĝas 13-jara knabo stirinta sian motorciklon kaj juna patrino veturinta kun sia filo.

La tajlanda ĉefministro Prayut Chan-O-Cha diris ke li esperas, ke la pafado «estas la sola kaj lasta tia evento, kaj ke ĝi neniam okazos denove. Neniu deziras ke ĉi tio okazu». Li nomis la tajlandan masakron «senprecedenca».

Oficialuloj publikigis la nomon de la pafinto, la serĝento-majoro Jakrapanth Thomma. La ĉefministro kaj la polico diras ke li estis disputanta pri financa afero kun parenco de sia superulo ĉe armea tendaro, rilate vendon de domo.

Jakrapanth paffaligis la superulon kaj lian parencon, ŝtelis pafilaron el la tendaro kaj rapide forveturis en armea veturilo, pafante siajn viktimojn survoje al komerca centro, kaj daŭrigis la pafadon ene kaj ekstere de la komerca centro.

La komerca centro Terminal 21 Korat, Nakhonratĉasima, Tajlando

Jakrapanth barikadis sin en la Terminal 21 Korat komerca centro, kies dezajno aludas flughavenan etoson kaj kie troviĝas buntaj skulptaĵoj el Legoo-brikoj, karuselo kaj grandegaj imitaĵoj de mondkonataj konstruaĵoj.

Post evakuo de la plejparto da butikumantoj kaj vendistoj, kunigita polica kaj armea teamo traserĉinte la komercan centron trovis kaj mortigis Jakrapanth. Oficialuloj diris ke Jakrapanth estis trejnita pafisto kiu ricevis specialan armean instruadon pri embuskado de malamikoj.

Kelkajn horojn antaŭ la masakro, Jakrapanth eniris Fejsbukon kaj akuzis tiujn, kiujn li nomis avaraj homoj, dirante ke ili ne povas elspezi monon en infero kaj ke la morto estas nepra por ĉiuj.

Fejsbuko malŝaltis lian paĝon preskaŭ senprokraste.

La nombro da mortintoj superas la antaŭan plej gravan atakon kontraŭ civiluloj, 2015-jaran bombo-eksplodon en Bankoko kiu mortigis 20 homojn.

Fontoj