Amasaj protestoj en Rusio post aresto de guberniestro, akuzita pri murdoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 12-a de julio 2020

Sergej Furgal.

Sergej Furgal, guberniestro de Ĥabarovska regiono (Rusio) estis detenita fare de speciala taĉmento de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (FSB) la 9-an de julio apud sia domo en Ĥabarovsko kaj sendita al Moskvo, kie oni akuzis lin pri kompliceco je du murdoj kaj unu murdatenco. Tio kaŭzis amasajn protestojn en Ĥabarovska regiono.

Krimo kaj puno

Temas pri la murdoj de entreprenistoj Jevgenij Zorja (2004) kaj Oleg Bulatov (2005) kaj atenco kontraŭ Aleksandr Smolskij. Oleg Bulatov estis eks-milicano kaj kunfondinto de metalruba firmao kune kun Sergej Furgal. Li estis murdita apud sia garaĝo, post kio la murdinto ĵetis grenadon direkte al lia domo. Jevgenij Zorja laŭdire konfliktis kontraŭ Furgal pri ejo en Ĥabarovsko kaj estis murdita surstrate, pafita okfoje. Laŭ iuj fontoj, oni enketas ankaŭ eblan komplicecon de la guberniestro al la murdo de entreprenisto Roman Sandalov en 2004, kiu laŭdire konfliktis kontraŭ Furgal pri ties metala bazejo.

Lia eksa komerca partnero Nikolaj Mistrjukov estis arestita kaj akuzita pri murdoj. Finfine li atestis kontraŭ Sergej Furgal, same kiel tri aliaj arestitoj: Marat Kadirov, inspektisto pri sekureco en la flughaveno de la urbo Juĵno-Saĥalinsk, senlaborulo Andrej Karepov kaj Andrej Palej, ĝenerala direktoro de la firmao Alteza. Ili ĉiuj, same kiel viktimoj kaj atestantoj, atestis kontraŭ Sergej Furgal. Kadre de la enketado estis arestitaj ankaŭ Dmitrij Kozlov kaj Sergej Kuznecon, deputitoj de la regiona parlamento de la opozicia Liberal-demokratia Partio de Rusio (LDPR), suspektitaj pri fraŭdoj. Antaŭe ili estis estraranoj de la elektrometalurgia fabriko Amurstal, kiu bankrotis en 2013, sed en 2017 estis aĉetita de la firmao Toreks, kies kunposedanto estis Larisa Starodubova, edzino de Sergej Furgal kaj liaj partneroj Nikolaj Mistrjukov kaj Pavel Balskij. Poste la kunposedantoj kverelis inter si kaj procesis unu kontraŭ alia. Antaŭnelonge en Toreks okazis priserĉado.

Ĝenerale la metalruba komerco en Rusio estas grave krimigita kaj regata de la mafio, ĉu rekte aŭ malrekte.

El komerco al politiko

Afiŝo de Sergej Furgal dum la balota kampanjo en 2018.

En la 1990-aj jaroj Sergej Furgal laboris kiel kuracisto, sed poste engaĝiĝis je komerco. Li estis ĝenerala direktoro de la firmaoj Alkuma (ĝi negocis pri lignaĵoj) kaj Mif-Ĥabarovsk (kolektado de ferrubo). En 2005 li unuafoje estis elektita kiel deputito de la regiona parlamento de LDPR. En 2007 li estis elektita je la Ŝtata Dumao de Rusio kaj sukcese reelektiĝis dufoje, havinte la deputitan statuson ĝis 2018.

Unuafoje li kandidatiĝis por la guberniestra posteno en 2013, ricevinte nur 19% de la voĉdonoj dum lia ĉefa konkuranto Vjaĉeslav Ŝport — 64%. En 2016 li kandidatiĝis je la Ŝtata Dumao, ricevinte subtenon de la reganta partio Unueca Rusio. En 2018 li denove kandidatiĝis por la guberniestra baloto de LDPR kaj ne alfrontis reziston de la aŭtoritatoj kiuj konsideris lin malgajnonto, do sendanĝera konkuranto de la aktuala guberniestro Vjaĉeslav Ŝport, reprezentinta la Unuecan Rusion. Lia balotkampanjo estis pasiva, li publike akceptis proponon de sia konkuranto iĝi vic-guberniestro kaj eĉ ne ĉeestis en la regiono dum la kampanjo. Tamen malkontento pri la aŭtoritatoj estis tiom granda, ke en la unua voĉrondo ambaŭ kandidatoj ricevis po 35% (voĉdonis pli ol 36%) kaj en la dua raŭndo Sergej Furgal ricevis 69,57% (voĉdonis pli ol 47%) dum lia kontraŭulo nur 27,9%. Laŭdire antaŭ la dua raŭndo li eĉ promesis al estraro de la Unueca Rusio nuligi sian kandidatiĝon, tamen ne plenumis la promeson.

Sekvis agoj, kiujn lokanoj konsideras venĝo de Moskvo. Oni transdonis statuson de la ĉefurbo de For-orienta federacia regiono al Vladivostoko — ĉiama rivalo de Ĥabarovsko. Komenciĝis krimenketado kontraŭ Viktor Iŝajev (guberniestro en 1991-2009), kiu laŭdire helpis al Furgal dum ties kampanjo. Li nun troviĝas en Moskvo sub hejma aresto.

Post sia enposteniĝo Sergej Furgal aktive formis reputacion de la popola reganto. Li skoldis estrojn de la urboj kaj distriktoj (ili ĉiuj apartenis al la Unueca Rusio), partoprenis lokajn protestojn, renkontiĝis kun estro de loka stabo de la fama opiziciulo Aleksej Navalnij. Li grave malaltigis salajrojn de la deputitoj de la regiona parlamento kaj pensiojn de la eksaj ŝtatoficistoj, reduktis propran salajron de 1,4 milionoj da rubloj ĝis 400 mil. Li limigis rajtojn de la guberniestro, malpermesis al la ŝtatoficistoj flugi en la komerca klaso, reduktis elspezojn por priservado de la regiona registaro, interalie anoncis vendon de la registara jaĥto. Li strebis malaltigi ŝtatan ŝuldon de la regiono kaj akiri por Ĥabarovsko statuson de la federacia urbo (ĝin havas Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Sebastopolo)

Ĥabarovska regiono famiĝis kiel la protesta. En 2019 LDPR gajnis la municipan baloton kaj okupis plejparton de la lokoj en la regiona parlamento. En la urba parlamento de Ĥabarovsko estis elektita eĉ ne unu ano de la Unueca Rusio kaj en la regiona parlamento elektiĝis nur du, ĉar laŭ partiaj listoj la Unueca Rusio ricevis 13% de la voĉoj. Tio okazis malgraŭ manko de aktiva subteno de LDPR flanke de Furgal, kiu eĉ rifuzis estri la partian liston kaj ne kritikis la Unuecan Rusion.

Li aktive agitadis por la amendoj de la Konstitucio de Rusio, akceptitaj sekve de la referendumo, okazinta la 1-an de julio. La menciitan referendumon partoprenis en la regiono 44,2% de la voĉdonantoj (averaĝe en la lando 64,9%), el kiuj 62% subtenis ilin. Tamen populareco de la guberniestro en la regiono ĉiam kreskis, dum tiu de Putin kaj de la Unueca Rusio falis.

La subtenantoj de Sergej Furgal opinias lian areston politike motivita, ĉar akuzoj kontraŭ li temas pri aferoj okazintaj delonge. Ekde tiam li trifoje estis elektita kiel deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio, kie interalie estis prezidanto de la komitato pri sano kaj vic-prezidanto de la komitato pri regiona politiko. Do li plurfoje trapasis diversspecajn kontroladojn, inkluzive fare de FSB.

Reago de LDPR

Vladimir Ĵirinovskij.

Estro de LDPR Vladimir Ĵirinovskij deklaris dum kunsido de la Ŝtata Dumao de Rusio, ke la afero estas politike motivita kaj tio estas persekutado de LDPR kiel opozicia partio. Li postulis tuj liberigi Sergej Furgal kaj diris ke la tuta LDPR-frakcio pretas eksiĝi proteste kontraŭ lia aresto. Li alvokis ankaŭ guberniestrojn — anojn de LDPR, esti pretaj eksiĝi proteste kontraŭ persekutado de ilia sampartiano. Li aldonis ke LDPR neniam ekskludos Sergej Furgal el la partio.

Vi petis de ni la konstitucion — ni donis al vi la konstitucion, kaj vi al ni mankatenojn sur la manojn! Kiel ĉe Stalin vi agas!
Vladimir Ĵirinovskij, estro de LDPR.

Nun haveblas du guberniestroj de LDPR: Aleksej Ostrovskij, estro de Smolenska provinco kaj Vladimir Sipjagin, estro de Vladimira provinco. La unua estis la 27-an de majo aprobita de la prezidanto Vladimir Putin por kandidatiĝo por la dua oficperiodo.

Popolaj protestoj

Tuj post la aresto de Sergej Furgal en sociaj retoj aperis bildoj "Mi/Ni estas Sergej Furgal" kaj alvokoj subskribi peticion por lia liberigo, kiu en kelkaj horoj kolektis pli ol 20 mil subskribojn. Surstrate aperis unuopaj manifestantoj kun afiŝoj.

En sociaj retoj disvastiĝis alvokoj al amasaj protestoj. La 11-an de julio tagmeze sur la placo de Lenin en la centro de Ĥabarovsko kolektiĝis kelkdek mil homoj. Polico raportis pri 10-12 mil, lokaj gazetoj — pri 30-35 mil. La manifestacio okazis spontantee, sen ricevi permeson laŭleĝe, sed polico detenis neniun kaj neniel ĝenis la protestantojn, kiuj inundis la placon, forpuŝinte barilojn starigitajn antaŭtage kvazaŭ por desinfektado, blokis trafikon sur la centraj stratoj kaj marŝis kun afiŝoj "Liberon al Furgal!" kaj "Mi/Ni estas Sergej Furgal", kriante: "Liberon!", "Moskvo, foriru!", "Fora Oriento estas nia!", "Eksigu Putinon!" kaj "Putin — ŝtelisto!" Ŝoforoj de renkontaj aŭtoj hupis subtene al la protesto. Similaj protestoj okazis en aliaj urboj de Ĥabarovska regiono, inkluzive de Komsomolsko-ĉe-Amuro kaj aliaj. Polico ĝenis neniun malgraŭ manko de laŭleĝaj permesoj. Oni raportas, ke la protestoj okazis tute pace, multaj homoj venis kun infanoj kaj en maskoj, sekvante sanaŭtoritatajn postulojn kaŭzitajn de la kronvirusa pandemio.

Loka filio de LDPR kaj la regiona registaro diras, ke ne ili partoprenis organizadon de la protestoj. La gazetara servo de la guberniestro dankis la protestantojn, diris ke kundividas ilian pozicion kaj alvokis ilin estis raciaj, eviti provokojn kaj reveni hejmen por ne ebligi detenojn kaj arestojn. Post kvar horoj la protestantoj subskribis peticion kun postulo liberigi la guberniestron kaj disiĝis. Estro de la guberniestra gazetarservo Nadeĵda Tomĉenko diris, ke kiam en Instagram-konto de Sergej Furgal komenciĝis elsendo de la manifestacio iu telefonis ŝin kaj postulis ĉesigi la elsendon, minacante per krimenketado.

La 12-an de julio la protestoj okazis denove, kvankam malgrandskale.

Arestoj de guberniestroj en Rusio okazis jam kvarfoje (sen kalkuli la eksajn guberniestrojn), sed tio neniam kaŭzis amasajn protestojn. Polico denove ĝenis neniun.

Fontoj