Almenaŭ kvin homoj pereis pro vulkanerupcio en Nov-Zelando

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 9-a de decembro 2019

Almenaŭ kvin homoj pereis kaj ĝis 20 vundiĝis pro vulkano ekerupciinta lundon posttagmeze sur la Blanka Insulo, kelkdek kilometrojn for de la Norda Insulo en Nov-Zelando.

La novzelanda polica vickomisiisto John Tims, alparolante ĵurnalistojn en la ĉefurbo Velingtono, konfirmis la forpasojn kaj diris ke la nombro verŝajne pliiĝos, ĉar mankas ankoraŭ multaj homoj. Li diris ke la polico ne certas pri la ĝusta nombro da homoj ankoraŭ sur la Blanka Insulo kaj pri ilia sanstato, sed povus esti pli ol dek. Li diris ke la tieaj homoj alvenis el diversaj landoj kaj iuj el la trafitoj estis gastoj de la crozŝipo Ovation of the Seas apartenanta al Royal Caribbean International.

Tims ankaŭ diris ke la insulo tro danĝeras, ke la polico kaj savistoj serĉu la mankantojn. Li diris ke la plimulto el 18 postvivantoj estis vunditaj, kelkaj kun gravaj brulvundoj. Oni veturigis ilin al lokaj malsanulejoj por kuracado.

Krizoficialuloj diras ke proksimume 50 homoj estis sur la Blanka Insulo (ankaŭ nomata Whakaari) kiam la erupcio komenciĝis, malpli ol tiom, kiom unue raportis la ĉefministro Jacinda Ardern, kiu diris ke 100 turistoj ĉeestis «sur kaj ĉirkaŭ» la vulkano.

AFP raportas ke kameraoj disponiginte tiamajn videaĵojn de la vulkano montris grupon de turistoj paŝantaj ĉe la fundo de la kratero kelksekundojn antaŭ la erupcio.

La Blanka Insulo kuŝas 50 kilometrojn nordoriente de la urbo Tauranga en la Norda Insulo. Aŭtoritatuloj instigis homojn eviti iujn lokojn en la Norda Insulo proksime de la erupcio.

La agentejo GeoNet taksis la vulkanerupcion mezgrada kaj plialtigis la avertonivelon al kvar en skalo de kvin, kio signifas gravan erupcion. GeoNet diras ke la Blanka Insulo estas la plej aktiva konusforma vulkano en Nov-Zelando, kuŝante 70 elcente sub la maro.

Fontoj