Alan Rickman forpasis pro kancero

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 16-a de januaro 2016

16-a de januaro 2016

Londono, Unuiĝinta Reĝlando — La brita 69-aĝa aktoro Alan Rickman forpasis en Londono pro kancera malsano. Laŭ informoj de sia familio, li estis ĉirkaŭata de familianoj kaj amikoj dum la forpasmomento.

Alan en decembro de 2009

Li estas konata i.a. por esti la kontraŭulo en la filmo Die Hard, kie li, tiam 41-aĝa, aktoris kiel Hans Gruber. Li gajnis la Premion de la Brita Kino-Akademio pro sia rolo de ŝerifo de Nottingham en Robin Hood:Princo de l' ŝtelistoj en 1991. Li ankaŭ rolis la fantomamanton de Juliet Stevenson en Truly Madly Deeply.

Li akceptis aktori kiel Severus Snape en la filmserio Harry Potter, adaptiĝo de la libroj de la verkistino J. K. Rowling.

Ne ekzistas vortoj por esprimi kiom ŝokita kaj anim-dezertigita mi estas pro aŭskulti pri la forpaso de Alan Rickman. Li estis grandioza aktoro kaj mirinda viro.
J. K. Rowling, en sia Twitter-konto

.

La fama aktoro, estis en 2005 premiitan teatraĵon pri Rachel Corrie, bazita sur la retmesaĝoj de aktivismaj formortintoj de la konflikto Israelo-Palestina.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Alan Rickman stirbt mit 69 an Krebs, el germana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).