Saltu al enhavo

Aŭstralia Kosma Agentejo faris paŝon al «Gilmour space technologies»

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 12-a de februaro 2025

Gilmour space technologies

La 30-an de januaro 2025 federacia registaro de Aŭstralio mildigis leĝojn rilatajn al kosmaj lanĉoj kelkajn semajnojn antaŭ la unua aŭstralia lanĉo. La lanĉon preparas «Gilmour space technologies». La lanĉo okazos de kosmodromo Boŭen en Kvinslando, Aŭstralio.

Ŝanĝoj en la Leĝo pri Kosmo (Lanĉoj kaj Revenoj) 2018 inkluzivas amendojn, kiuj konsideras altan probablon de malsukceso de raketo. Tio signifas, ke se ne estos detruita civita aŭ ŝtata propraĵo, oni povos eviti pli longan enketon en kazo de eksplodo dum lanĉo.

Jen estas ĉefaj ŝanĝoj en la leĝaro:

  • Forigi la triŝtupan aplikan procezon por permesilo de lanĉejo;
  • Aldoni pliajn esceptojn al la difino de «akcidento»;
  • Klarigi la povon de la Ministro aprobi taŭge kvalifikitan eksperton en la Ĝeneralaj Reguloj kaj Reguloj por Altpovaj Raketoj;
  • Ŝanĝi la antaŭsciigan periodon, kiun la Lanĉa Sekureca Oficisto devas doni al koncernataj personoj antaŭ lanĉo aŭ reveno de kosma objekto, de «30 tagoj» al «20 tagoj»;
  • Aliaj etaj administraj ĝisdatigoj al la reguloj.

La fondinto de la firmao Adam Gilmour plurfoje emfazis, ke la unua lanĉo de raketo «Eris» probable finiĝos malsukcese. Li rimarkis, ke inĝenieroj de SpaceX en 2023 laŭte festis, kiam la unua lanĉo de Starŝipo malsukcesis.

Enrico Palermo, la estro de la Aŭstralia Kosma Agentejo komentis la ŝanĝojn:

Ĉi tio estas la dua raŭndo de reformoj en la lastaj 18 monatoj, kiuj subtenos nian rapide kreskantan kaj alte komercigitan kosman sektoron ... Ĉi tiuj ŝanĝoj forigos neefikecon kaj pliigos flekseblecon sen kompromiti sekurecon.
Enrico Palermo

En la plej granda amendo de konsulta dokumento, oni klarigas, ke la Aŭstralia Kosma Agentejo nun agnoskas, ke malsukcesoj estas «parto de la noviga procezo».

Ni proponas aldoni pliajn esceptojn al la difino de akcidento, por fari escepton en kazo, kie kosma objekto aŭ raketo de alta povo estas detruita aŭ grave damaĝita, sed ne estas damaĝo al propraĵoj de triaj partioj. Ni intencas, ke ĉi tiuj cirkonstancoj restu 'incidento,' kiel difinite en sekcio 86 de la Leĝo ... La ministro povas nomumi enketiston, kiam okazas incidento, sed tio ne estas deviga. La ekzistanta escepto rilate al detruo aŭ damaĝo, konforma al la deklarita celo de lanĉo aŭ reveno, ankaŭ estis ŝanĝita por fari ĝian signifon pli klara.
Enrico Palermo
«Eris» en kosmo

En sia mesaĝo en LinkedIn, Adam Gilmour nomis la amendojn «pozitiva novaĵo» kaj diris, ke ili alproksimigas aŭstraliajn regulojn al tiuj de Usono kaj aliaj landoj.

Aliaj ŝanĝoj en la reguloj inkluzivas ŝanĝon de la antaŭsciiga periodo antaŭ lanĉo de 30 al 20 tagoj kaj forigon de triŝtupa proceduro por peti permesilon por lanĉejo.

Ĉi tiu amendo sekvas similan ŝanĝon de la sama leĝo, faritan antaŭ ses monatoj, kiu permesis al pli da usonaj raketoj lanĉi de aŭstraliaj kosmodromoj.

En novembro de 2024 la Aŭstralia Kosma Agentejo donis al «Gilmour space technologies» la unuan permesilon necesan por lanĉi la raketon «Eris». La raketo estas frukto de Aŭstralia industrio kaj la permesilo markas la historian momenton por Aŭstralio kaj ties kosmonaŭtika industrio.

La firmao, kiu esperis unuafoje lanĉi sian raketon en aprilo de 2024, diris tiam, ke ĝi baldaŭ anoncos novan lanĉdaton. Tamen pro diversaj kialoj, inter kiuj estas administraj problemoj, la dato de la lanĉo moviĝis al la komenco de 2025.

La kompanio Gilmour Space Technologies evoluigas sian triŝtupan raketportilon jam dum ok jaroj kaj esperas konkuri en la monda merkato por lanĉado de malgrandaj satelitoj.

Ricevinte ĉi tiun verdan lumon, ni baldaŭ provos realigi la unuan orbitan testflugon de raketo aŭstralie produktita de aŭstralia tero.
Adam Gilmour

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo