65 mortintoj pro memmortiga atenco dum Pasko en Pakistano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 1-a de aprilo 2016

Pasintdimanĉe en Lahoro, Pakistano, teroristo eksplodis sin en la parko Gulshan-e-Iqbal, ĉirkaŭ infanludeja areo, murdante 65 personojn kaj vundante 340 personojn, la plejparto el la viktimoj estis virinoj kaj infanoj.

La talibana grupo, Jamaat-ul-Ahrar, atribuis al si la atencon dirante ke la ĉefcelo de la atako estis la kristanoj festintaj Paskon. La eksplodaĵoj enhavis metal-splitoj por damaĝi pli da viktimoj.

La pakistana prezidento, Mamnoon Hussain kaj la ĉefministro Naŭaz Ŝarif kondamnis la atakon, kaj diris ke la atako estis kovarda kaj ke la nacio daŭre luktos kontraŭ terorismon.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Atentado suicida en Pakistán deja 65 personas fallecidas, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).