19 mortintoj pro frakasiĝinta ponto en Kolkato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 2-a de aprilo 2016

Ponto konstruata frakasiĝis en Kolkato, Barato, lasante 19 mortintojn kaj 70 vunditojn. Aliaj 150 personoj povus estis sub la ruinoj. Fajrobrigadistoj provas savi la ilin.

La ponto situis en komerca areo proksime al Girish Park. La ponto estis konstruata de 2009 kaj longus 2 kilometrojn por helpi la trafikon.

Miaj pensoj estas kun la familioj de tiuj kiuj perdis la vivon en Kolkato. Mi deziras baldaŭan resaniĝon al la vunditoj
— Narendra Modi, Barata Ĉefministro

La barata Ĉefministro, Narendra Modi, esprimis kondolencojn en Twitter de Vaŝingtono kie li nun estas por oficiala vizito: "Miaj pensoj estas kun la familioj de tiuj kiuj perdis la vivon en Kolkato. Mi deziras baldaŭan resaniĝon al la vunditoj".

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Puente en construcción colapsa en Calcuta y deja muertos, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).