10 homoj pereis en amasa interbatiĝo en Kazaĥio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 9-a de februaro 2020

Dunganoj

La 7-an de februaro vespere en suda parto de Kazaĥio ekflamis amasaj tumultoj. Laŭ oficialaj informoj, ili komenciĝis en vilaĝo Masanĉi (Ĵambila provinco). 10 homoj pereis, 137 estis vunditaj (37 el ili enhospitaligitaj). Estis bruligitaj ĉirkaŭ 30 domoj, 15 vendejoj kaj 23 aŭtoj. Ĉirkaŭ 50 partoprenintoj estis detenitaj. La aŭtoritatoj fortigis gardadon de landlimo kun Kirgizio, kiu troviĝas malpli ol 10 km for.

Laŭdire la konflikto estiĝis kiam policanoj haltigis samtage je 14-10 en vilaĝo Sortobe aŭton kun dubinda numerplato. Dum kontrolado evidentiĝis ke la ŝoforo estis jam plurfoje punita pro diversaj deliktoj, do la policanoj petas lin sekvi kun ili al policejo, sed la ŝoforo forveturis kaj sin kaŝis en sia domo. Liaj parencoj ĵetis ŝtonojn kontraŭ la policanoj, atakis ilin kun feraĵoj enmane kaj grave vundis, ilia aŭto estis damaĝita.

Post du horoj en la vilaĝo Masanĉi, situanta 2 km for, ekflamas konflikto. Unue la interbatigon partoprenis 70 homoj, sed post sciigoj kaj filmetoj en sociaj retoj similaj eventoj ekflamis en apudaj vilaĝoj Auhatti kaj Bulan-Batir kaj fine la interpuŝiĝon partoprenis ĝis 1000 homoj. Ili uzis armaturojn, ŝtonojn kaj pafilojn. Sekvan tagon je 5-30 la vilaĝon Masanĉi eniris taĉmento de specialaj fortoj.

Nokte al la 8-a de februaro en Kazaĥio ĉesis funkcii la mesaĝilo WhatsApp, sed post stabiligo de la situacio ĝi refunkciis. La prezidanto Kasimĵomart Tokajev postulis "voki al respondeco personojn, kiuj alvokis al interetna konflikto, disvastigis onidirojn kaj misinformojn".

En vilaĝo Masanĉi loĝas plejparte dunganoj, transloĝiĝintaj al la Rusia imperio meze de la 19-a jarcento pro persekutado de la ĉinaj aŭtoritatoj. El proksimume 40 mil kazaĥaj dunganoj, 17 mil loĝas en Masanĉi, kie ili konsistigas 94% de la loĝantaro, dum resto dividiĝas egale inter la rusoj kaj kazaĥoj. La prezidanto de la Asocio de la Dunganoj de Kazaĥio, Ĥusej Daurov plendis ke taĉmento de specialaj fortoj el Almato venis nur matene la 8-an de februaro kaj pro tiu prokrasto nombro de viktimoj kaj damaĝoj altigis.

La aŭtoritatoj asertas, ke la situacio stabiliĝis, komenciĝis enketado. La 8-an de februaro ekde la 21-a horo en Kordaja distrikto ekfunkciis krizostato.

Fontoj