Ŝtormego en Hispanio kaŭzas multajn damaĝojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 24-a de januaro 2020


Elbordiĝo de rivero pro la ŝtormo Gloria

Fortega ŝtormo ĉe la orienta kaj suda marbordoj de Hispanio mortigis almenaŭ 10 homojn kaj faris multege de damaĝo.

Laŭ la veteraŭtoritatoj, la ŝtormo, kiun oni nomis Gloria, daŭris kvin tagojn kaj estis akompanata de fortaj ventoj, neĝo kaj hajlo. Iuj homoj dronis, aliaj estis trafitaj de flugantaj ruberoj. La ŝtormo daŭre disvastiĝas tra Hispanio, Francio kaj Portugalio.

La ŝtormo malŝaltis elektron al pli ol 10 000 domoj, detruis pontojn, fervojojn kaj tutajn strandojn. Pro la probableco de granda damaĝo ĉe riverbordoj, oni transloĝigis 600 homojn el iliaj domoj en nordorienta Hispanio, merkredon, la 22-an de januaro.

Por prepari sin al la venonta turisma sezono, la ĉefministro Pedro Sanchez diris ke li pritraktos mallongdaŭrajn kaj mezlongdaŭrajn bezonojn dum kriza renkontiĝo okazonta vendredon, la 24-an de januaro.

La ĉefministro diris ke klimatŝanĝiĝo povus esti signifa faktoro. «La publika administraro devas konsideri kiel ŝanĝi la rapidecon kaj koncentri niajn ekonomiajn rimedojn kaj publikajn politikojn sur novan celon, tio estas la klimatŝanĝiĝo», diris Sanchez.

Fontoj[redakti]