Ĉu bonfartas la rilatoj inter Turkio kaj Rusio?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 5-a de februaro 2020


Recep Tayyip Erdogan kaj Vladimir Putin

Sekve de la mortigo, lundon la 3-an de februaro, de almenaŭ kvin turkaj soldatoj fare de siriaj militfortoj subtenataj de Rusio, estiĝis duboj pri la estonta proksimiĝo inter Turkio kaj Rusio.

La kreskantaj streĉoj inter tiuj du landoj rilate Sirion ŝajnas prezenti okazon al Usono plibonigi siajn problemajn rilatojn kun Turkio.

La turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan uzis dutagan viziton en Ukrainio por pliigi premon sur Moskvo. Dum la vizito, Erdogan kondamnis la aneksadon de la krimea duoninsulo faritan de Rusio, kaj li subskribis militan interkonsenton kun Kievo.

La antaŭe plifortiĝantaj rilatoj inter Ankaro kaj Moskvo estigis malkvietecon ĉe la aliancanoj de NATO, precipe de Usono. La rilatoj inter Erdogan kaj Vladimir Putin estas la ĉefa motoro malantaŭ la proksimiĝo inter la du landoj. Ankaŭ la daŭra suspektemo de Ankara pri la intencoj de Vaŝingtono en tiu regiono estas potenca motivo por subteni bonajn rilatojn kun Rusio.

Usono minacas trudi sankciojn kontraŭ Turkio pro ties aĉeto de la rusia S-400 misila sistemo, ĉar tiu aĉeto malobservas la usonan leĝaron.

Sed la lastatempaj okazintaĵoj koncerne turkajn militistojn en Sirio povus ebligi renovigon de ĝiaj rilatoj kun Vaŝingtono.

Turkio dependas de Rusio por ĉirkaŭ duono de sia tergasa provizo kaj rusia firmao estas konstruanta la unuan nuklean centralon en tiu lando.

Tamen, Erdogan ripetis, mardon la 4-an de februaro, la gravecon de la aĉeto de la rusia S-400 misilsistemo, tial neniiginte la esperon de Usono ke Turkio ne ekfunciigos la sistemon pli malfrue ĉi-jare.

Fontoj