Ĉinio persekutas la islaman malplimulton en Ŝjinĝjiango

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 2-a de decembro 2019


Aŭtonoma regiono de Ŝjinĝjiango

Oficialulo de la Usona Departmento de Ŝtato akuzis Ĉinion pri malaperigo de la islama identeco per la detruado aŭ fermado de kultejoj en Ŝjinĝjiango en nordokcidenta Ĉinio.

La oficialulo, kiu parolis anonime, diris ke la Komunista Partio de Ĉinio, en ĝia kampanjo kontraŭ la ujgura etna malplimulto, forigis religiajn simbolojn el kultejoj kaj devigis ilin esti strikte observataj de la ŝtato.

«Kadre de siaj daŭrantaj klopodoj malaperigi la islaman religion kaj "reeduki" islamanojn, Pekino fermis aŭ detruis moskeojn, sanktejojn, tombejojn kaj aliajn islamajn konstruaĵojn», diris la oficialulo.

«La moskeoj, kiujn oni lasis malfermitajn, estis senornimitaj de iuj trajtoj kiel minaretoj kaj kupoloj, kaj oni severe observas ilin per kameraoj kaj sekurecfortoj», diris la oficialulo, aldonante ke la agoj de Pekino malpermesis al islamanoj praktiki sian religion publike.

Oni estimas la nombron de ujgoroj kaj aliaj islamaj turkidaj malplimultoj je 13 milionoj en la Ŝjinĝjianga regiono.

De la komenco de 2017, oni akuzas la ĉinian registaron pri akra subpremado en tiu regiono per la malliberigo kaj deviga "reedukado" de homoj, kiujn oni akuzas pri malfideleco al la registara ideologio.

Tamen, la ĉinaj oficialuloj nomis la laŭdiran malliberigan programon "profesia trejnado" kaj diris ke ĝiaj klopodoj en Ŝjinĝjiango celas malhelpi la minacon de islama ekstremismo.

La usona registaro kaj homrajtaj organizaĵoj diras ke almenaŭ unu miliono da ujguroj estas malliberigitaj en koncentrejoj kie oni submetas ilin al torturado kaj deviga laboro. Ekstere de la koncentrejoj, la malplimulta loĝantaro submetiĝas al severa kontrolado malpermesanta religian praktikadon.

Laŭ esploro de la Projekto pri ujguraj homaj rajtoj (Uyghur Human Rights Project — UHRP), vaŝingtona organizaĵo financata de la Nacia dotado pri demokratio (National Endowment for Democracy), inter 10 000 kaj 15 000 moskeoj kaj aliaj religiejoj — ĝis 40% de tiaj konstruaĵoj — estis detruitaj en ĉiu urbo aŭ distrikto tra Ŝjinĝjiango de la fino de 2016.

Fontoj