Ĉinio ekonomie subpremas la ujgurojn en Ŝjinĝjiango

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 23-a de decembro 2019

Ujgura knabino en Ŝjinĝjiango

Kvankam ĝis nun la internacia komunumo plejparte interisiĝis pri la malbona traktado de la islamanaj ujguroj pro etnaj kaj religiaj kialoj, ankaŭ la planoj de Pekino pri ekonomia disvolviĝo en tiu strategia regiono ludis gravan rolon estiginte la konflikton, laŭ iuj spertuloj kaj observuloj.

La Ŝjinĝjiango regiono, kie loĝas pli ol 11 milionoj da tjurklingvaj ujguroj, kovras surfacon de 1,66 milionoj da kvadrataj kilometroj, kio konsistigas sesonon de la ĉinia termaso. Ĝiaj petrola, naturgasa kaj karba kuŝejoj konsistigas pli ol 20 elcentojn de la ĉinaj energiaj rezervoj, kio faras ĝin tutlanda energia produktejo.

Darren Byler, antropologo el Seatlo ĉe la Universitato de Vaŝingtonio studante la ujgurojn, asertas ke la ekonomiaj disvolvigaj programoj de la ĉinia registaro en Ŝjinĝjiango celantaj aliri al naturaj riĉaĵoj sekvigis grandegan fluon en tiun regionon de plejparte hanoj migrantoj. Tio estigis pluan konflikton kun la ujguroj kiuj timas demografian ŝanĝon en ilia landparto.

La programoj, kiel la Malfermu la nordokcidenton kampanjo dum la 1990-aj jaroj kaj la pli vasta Malfermu la okcidenton kampanjo dum la 2000-aj jaroj, permesis al hanaj terkulturaj kompanioj pretendi ujgurajn terpecojn kaj vastigi industriskalan terkultivadon en la plejparte ujgura regiono, laŭ sinjoro Byler.

«Ĝenerale, oni eksterlasis la ujgurojn el la plej profitodonaj laborpozicioj en tiuj ĉi novaj industrioj pro ŝtatpermesita labordiskriminacio. La ujguroj spertis kreskantajn vivokostojn pro la novaj specoj de riĉaĵo en tiu regiono. Multaj spertis malfacilaĵojn eniri la novan merkatekonomion. Ĉi tio estas ĉe la kerno de la konflikto inter la ujguroj kaj la ĉinia ŝtato».

Iuj fakuloj diras ke la tutmonda politika situacio de Ŝjinĝjiango, kiel ponto inter Ĉinio kaj meza kaj suda Azio, estas alia kialo malantaŭ la ambicio de Pekino regi la regionon kaj malhelpi ĉiun ajn eblan malkonsenton.

Nordorienta Ŝjinĝjiango apudas Mongolion, Rusion, Kazaĥion, Kirgizion, Taĝikion, Afganion, Pakistanon kaj Baraton. Tiu regiono estas ĉe la kerno de biliondolara plano pri infrastruktura disvolviĝo kaj investado, laŭnome Zono kaj vojo, iniciata en 2013 de la ĉinia prezidanto Xi Jinping celante ligi Ĉinion kun pli ol 150 landoj tra Azio, Eŭropo, Afriko kaj la Amerikoj.

Laŭ Sean Roberts, profesoro pri internacia disvolviĝo ĉe la Universitato George Washington, la alligiteco de la ujguroj al siaj tradiciaj landpartoj kaj vivmanieroj estas taksata de la Komunista Partio de Ĉinio kiel minaco al la sukcesa efektivigo de la Zono kaj vojo.

«La celo fari Ŝjinĝjiangon kerna parto de la Zono kaj vojo kreis novan urĝecon ene de la Komunista Partio malhelpi daŭran malkonsenton ĉe la ujguroj en tiu regiono. Multmaniere, kion oni vidas hodiaŭ estas provo ĝisfunde forigi ian ajn malkonsenton pri la aliformiĝo de ilia patrujo, kiun la Zono kaj vojo nepre faciligos», diris Roberts.

Fontoj