Google forigos malkodilon de H.264 el sia TTT-legilo Chrome
Merkredo, la 12-a de januaro 2011
Ĝi intencas enfokusigi la fortojn je liberaj kodaj teĥnikoj.
Mike Jazayeri anoncis hieraŭ en la blogo pri disvolvado de Google Chrome, la TTT-legilo de Google, ke en la plej proksimaj monatoj la TTT-legilo ĉesos kapabli vidigi per HTML5a elemento <video> filmojn koditajn laŭ la normo "H.264", kaj subtenos nur la liberajn normojn "WebM" kaj "Ogg Theora" — same kiel Chromium, Opera kaj la retumiloj de Mozilo (Fajrovulpo 4, Poŝfajrovulpo 4, SeaMonkey 2.1, Tondrobirdo 3.3)[1].[2]
En landoj, kie oni patentas komputilajn algoritmojn, produktantoj kaj disponigantoj de kodiloj kaj malkodiloj de "H.264" devas pagi por uzado de la normo. Antaŭe oni atendis por vidi ĉu MPEG LA, kiu administras la licencojn, ne komencos postuli pagojn ankaŭ de tiuj, kiuj senpage gastigas filmojn tiel koditajn, sed finfine ĝi rezignis pri tio.[3]
Laŭ StatCounter, en Decembro 2010 Google Chrome kaj Firefox kune estis uzataj de pli ol 52 procentoj da retumantoj en Eŭropo.[4]
Komentantoj tamen rimarkigas, ke dume Google Chrome estas eldonata kun kopio de la mallibera interpretilo de Adobe Flash, nuntempe multe uzata kiel filmspektilo.[5][6]
Referencoj
- ↑ https://developer.mozilla.org/En/Media_formats_supported_by_the_audio_and_video_elements
- ↑ (angle) Mike Jazayeri «HTML Video Codec Support in Chrome» – Google (bloge), 11 Jan. 2011 (arkivita [ ])
- ↑ (angle) Mark Hachman «MPEG LA Cuts Royalties from Free Web Video, Forever» – Ziff Davis, Inc., 26 Aŭg. 2010 (arkivita [ ])
- ↑ (angle) «Firefox overtakes Internet Explorer in Europe in browser wars» – StatCounter, 4 Jan. 2010 (arkivita [ ])
- ↑ (ruse) Андрей Заяц «Google лишит Chrome поддержки видео H.264 для продвижения собственного стандарта» – iXBT.com, 12 Jan. 2011 (arkivita [ ])
- ↑ (angle) «Google yanking H.264 video out of Chrome» – CBS Interactive (per CNET News), 11 Jan. 2011 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Artikoloj kun informo de Google (bloge)
- Artikoloj kun informo de Ziff Davis, Inc.
- Artikoloj kun informo de StatCounter
- Artikoloj kun informo de iXBT.com
- Artikoloj kun informo de CBS Interactive (per CNET News)
- 12-a de januaro 2011
- Januaro de 2011
- 12-a de januaro
- Interreto
- Teknologio
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Usono
- Libera programaro
- Programaro
- Google Chrome