Saltu al enhavo

Tokio okazigos la Somerajn Olimpiajn Ludojn de 2020

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 8-a de septembro 2013

La japana ĉefurbo, Tokio gastigos la Somerajn Olimpiajn Ludojn. Tiel anoncis la Prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato (COI) dum la 125-a seanco de COI. Tokio venkis Istanbulon, kiu siavice venkis Madridon dum malegaliĝo je 49 kontraŭ 45.

Tokio okazigis la Somerajn Olimpiajn Ludojn de 1964. La japana urbo ankaŭ estis elektata por okazigi la ludojn de 1940, kiuj tamen estis nuligitaj pro la dua mondmilito, kaj estis kandidato por okazigi la ludojn de 1960 kaj 2016.

Tokio atingis 60 voĉdonojn kontraŭ 36 de Istanbulo. La turka ĉefministro petis respekti la rezulton. La ĉefa kritiko al Japanio estis pro la akcidento en atomelektra centralo Fukuŝimo I. La registaro certigis ke la radiadon ne afektas la ĉefurbon tiulanda.

La aŭstereco en Hispanio kaj la sociaj konfliktoj en Turkio igis ke la COI elektu Tokion por gastigi ree la ludojn.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Tokio gana la sede de los Juegos Olímpicos 2020, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de Tokio 2020 (japane)


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q17614694Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo