Yang Jiechi alvokas la Japanian ambasadoron, postulas senprokrastan liberigon de ĉinaj fiŝkaptistoj
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Sabato, la 11-a de septembro 2010
La ĉina ministro de la eksteraj aferoj YANG Jiechi (杨洁篪) alvokis la ambasadoron de Japanio en Ĉinio NIWA Uichirō (丹羽宇一郎) vendrede kaj indikis gravan proteston pri la kapto antaŭ nelonge far Japanio de ĉina fiŝboato ĉe la mara regiono de Diaoyu-insuloj (Senkaku-insuloj).
Yang substrekis interalie ke la ĉina registaro havas la intencon defendi kaj protekti la suverenecon de la insuloj, kiujn Ĉinio kaj Japanio individue asertas sia propra teritorio. Li postulis krome ke la Japanio tuj kaj senkondiĉe lasu libere la ĉinajn fiŝkaptistojn sur la boato.
Vidu ankaŭ[redakti]
Fontoj[redakti]
- (ĈINA) 中国新闻网 «杨洁篪召见日本驻华大使要求日方立即放人放船» – 新浪新闻, 10-a septembro 2010