WikiLeaks publikigas kvin milionojn da retpoŝtoj de spionagentejo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 27-a de februaro 2012

Aŭstino, Usono.

Emblemo de Wikileaks.

La organizaĵo WikiLeaks komencis hodiaŭ la publikigon de 5 milionojn da retpoŝtoj, kiuj apartenas al la spionreto STRATFOR. La repoŝtoj datiĝas de inter julio de 2004 ĝis decembro de 2011, kaj malkovras la internan funkciadon de STRATFOR. Ĉi tiu spionagentejo ofertas konfidenciajn servojn al firmaoj, inter kiuj troviĝas Dow Chemical Comny, Lockheed Martin, Northrop Grumman, Raytheon kaj al ŝtatagentejoj de Usono, inter aliaj, Agentejo pri Nacia Sekureco, Marista infanterio de Usono kaj Spionagentejo pri Defendo.

Inter la retpoŝtoj troviĝas, ekzemple, informo pri atakoj de Usono kaj de STRATFOR mem kontraŭ la fondinto de WikiLeaks, Julian Assange kaj informo pri la sano de Hugo Chavez kaj kiel profiti ĝin.

Jen privata spionada entrepreno konfidanta informistojn de la usona straro, konfidanta eksterlandajn spiongentejojn de dubinda reputacio kaj konfidanta ĵurnalistojn. Tio, kio plej maltrankviliĝas, estas ke la celoj de la spionado estas inter aliaj, organizaĵoj de aktivuloj, kiuj laboras por justaj kaŭzoj.
Julian Assange (Fondinto de WikiLeaks)

WikiLeaks kreis societon, en kiu partoprenas pli ol 25 organizaĵoj por informi al publiko pri la dokumentoj. La informoj malkovrotaj de ĉi tiu societo aperos dum la venontaj semajnoj.

Fontoj

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la hispana vikinovaĵa artikolo, kies fontoj estas