Vladimir Putin subskribis la leĝon pri ratifiko de la interkonsento laŭ kiu Krimeo kaj Sebastopolo aliĝas al Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 21-a de marto 2014

Prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la leĝon pri ratifiko de la interkonsento, laŭ kiu Krimeo kaj Sebastopolo aliĝas al Rusio. La subskriba procedo estis rekte dissendata de televidkanalo „Rossija 24“ (esperante: Rusio 24).

Li ankaŭ subskribis la federacian konstitucian leĝon, kiu reguligas eniron de Krimeo kaj Sebastopolo en Rusion kiel plenrajtaj subjektoj de Rusa Federacio. Tiuj regionoj formos la novan Krimean federacian distrikton. Plenrajta prezentanto de la prezidanto en tiu distrikto estos Oleg Belavencev, antaŭa estro de la kompanio „Slavjanka“, subfirmao de la Ministerio pri defendo de Rusio.

La subskriba ceremonio okazis en la Jekaterininskij-halo de Kremlo, ĉeeste de la parlamenta estraro. Honore al tiu evento Putin ordonis aranĝi je 22:00 laŭ la moskva tempo festosalvojn en Moskvo, Sebastopolo kaj Simferopolo.

Antaŭe samtage dum la eksterordinara kunsido la Federacia Konsilio de Rusio aprobis la ratifikon de la interkonsento pri akcepto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj Sebastopolo en Rusion kaj pri kreado de la novaj subjektoj de Rusa Federacio. Tiun decidon jesis ĉiuj 155 ĉeestantaj senatanoj. Antaŭtage la interkonsento estis ratifikita de la Ŝtata Dumao de Rusio, kion jesis 444 el 445 voĉdonintaj deputitoj.

La interkonsento estis subskribita la 18-an de marto en Kremlo de prezidanto de Rusio Vladimir Putin, ĉefo de la Ŝtata Konsilio de Krimeo Vladimir Konstantinov, ĉefministro de Respubliko Krimeo Sergej Aksjonov kaj urbestro de Sebastopolo Aleksej Ĉalij.

La Ministerio pri eksteraj aferoj de Ukrainio deklaris sian malaprobon de tiu ago kaj prezentis al Rusio sian proteston.

Fontoj